Insulo Princo de Kimrio (Alasko)
Aspekto
Insulo Princo de Kimrio | ||
---|---|---|
insulo | ||
Akvejo | Pacifika oceano | |
Insularo | Aleksandera Arkipelago | |
Geografia situo | 55° 38′ N, 132° 54′ U (mapo)55.631944444444-132.90751146Koordinatoj: 55° 38′ N, 132° 54′ U (mapo) | |
| ||
Longo | 215 km | |
Larĝo | 72 km | |
Areo | 6 674 km² | |
Plej alta loko | Copper Mountain (Alasko) 1 146 m | |
Loĝantaro | 6 300 <1 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Craig | |
Insulo Princo de Kimrio (angle Prince of Wales Island, tlingite Taan) estas usona insulo, parto de la Aleksandera Arkipelago en la Pacifiko antaŭ la bordo de alaska pattenilo. Kun longo de 217 km kaj larĝo de 72 km la insulo havas areon de 6 674 km², per kiu ĝi estas la kvara plej granda insulo de Usono. La plej alta punkto sur la insulo estas la 1 146 m alta Kupra Monto (Copper Mountain). En la jaro 2000 tie vivis ĉ. 6 000 personoj. Craig estas la plej granda loĝloko kun proksimume 1 000 loĝantoj. Insulo Princo de Kimrio estas la naskiĝejo de la Haida popolo, kiuj ankaŭ loĝas sur la Arkipelago Reĝino Karloto en Kanado.
Holly Madison estas antaŭa loĝanto de la Insulo Princo de Kimrio.