Insulo Roca Partida
Insulo Roca Partida | ||
---|---|---|
insulo [+] | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Koordinatoj | 19° 0′ N, 112° 4′ U (mapo)19-112.072222Koordinatoj: 19° 0′ N, 112° 4′ U (mapo) | |
Akvokolektejo | 0 km² (0 ha) [+] | |
Areo | 0 km² (0 ha) [+] | |
Loĝantaro | (neloĝata) [+] | |
Insulo Roca Partida | ||
Vikimedia Komunejo: Roca Partida [+] | ||
Roca Partida [ROka parTIda] (Dispartigita Roko) estas la plej malgranda kaj malloĝebla insulo de la Insuloj Revillagigedoj, Meksiko. Reale temas pri insuleto kun maksimuma alto de 35 msm kiu estas je 19º 00' de norda latitudo kaj 112º 05' de okcidenta longitudo. Ĝi havas maksimuman longon de 245,56 m kaj larĝon de 73,37 m, kun areo de 0,014 km². La rokinsulo estis malkovrita en historia epoko en 1542 fare de la hispana navigisto Ruy López de Villalobos.
Tiu neloĝata insulo enhavas tre malgrandan areon, kaj multaj subakvistoj rangigas ĝin inter la plej belaj subakvejoj en Meksiko. Subakvistoj devas ricevi permeson el la Meksikaj Armitaj Fortoj por veni en tiun militistan zonon.
Roca Partida ne havas grundon taŭgan por la kresko de surtera vegetaĵaro, kaj ankaŭ ne estas amfibioj, nesalakvaj fiŝoj nek reptilioj.
18° 59′ 50″ N 112° 03′ 54″ U / 18.99722 °N, 112.06500 °U (mapo)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Marvivo de Roca Partida
- Subakvado en Roca Partida Arkivigite je 2009-08-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Informa retejo kun mapo