Saltu al enhavo

Intelekta malfruiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Intelekta malfruiĝopseŭdodebileco estas faka infanpsikiatria, infankuracista, psikologia kaj pedagogia termino kiu signifas malrapidan evolvon de la intelekto de iuj infanoj. Ili estas ĉe la limo de intelekta malkapablo, ofte vivantaj en malfavora ĉirkaŭaĵo. Per bona edukado la inteligento de tiuj infanoj povas en plej bona situacio evolui ĝis la normala nivelo. La kaŭzoj de pseŭdomalforteco estas tre diversaj, kaj la priskribo de "malfavora ĉirkaŭaĵo" estas fakte ĝeneraliga. Kaŭzoj povas ekzemple esti drasta manko de atento kaj amo, manko de stimulo, neadekvata instruado, neglekto, kreskiĝo en milito aŭ civila milito, subpremo, ekstrema socia mizero, depresioj, statoj de angoro, subjektive perceptitaj amase tro grandaj postuloj de la ĉirkaŭaĵo kaj emocia malakcepto per la socie plej proksimaj gravaj homoj.

Eblas mezuri ĉe la intelekte malfruiĝantaj infanoj intelektan kvocienton de ĉirkaŭ 70-80 IK-poentoj. Karakteraĵoj estas la malrapida lernado, kaj la malpli granda memstareco. Ili ofte malinterpretas la taskojn, malflekseble pensas, ofte eraras, kaj rapide iĝas lacaj. Se la kialoj de malfruiĝeco malestiĝas kaj la edukado estas adekvata, ili povas multe favore evolui. Ili ne estas vere intelektaj malkapabluloj.

En la angla lingvo uziĝas la esprimo Intellectual disabilitygeneral learning disability, historie ankaŭ mental retardation, pri intelekta malfruiĝo kaj ankaŭ por intelekta malkapablo, la pli drasta formo. La diferenco inter ambaŭ fakte estas nur laŭgrada, kaj ankaŭ la prognozoj pri la fina intelekta stato kompreneble konsistigas diferencon. Tamen medicinaj prognozoj ĉiam estu singardaj, tial la koncepto de intelekta malfruiĝo estas aparte esperiga nuanco, ke la nuntempa situacio ne nepre estos la fina. Laŭ la internacia klasifiko de malsanoj la intelekta malfruiĝo ne havas apartan kodon, sed subsumiĝas sub la kodo F44.88, kiun ĝi dividas kun iuj perceptoj psikiatrie nomataj "psikogena konfuzo kaj psikogena duondorma stato".

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Mesterházi Zsuzsa: Mentálisan retardált. In: Pedagógiai Lexikon. 2. köt. Főszerk. Báthory Zoltán, Falus Iván. Budapest, Keraban Könyvkiadó. 1997. 456. p.