Inter caetera
Inter caetera | |
---|---|
buleo | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Vatikano, Aleksandro la 6-a |
Lingvoj | |
Eldonado | |
Eldondato | 4-a de majo 1493 |
Loko | Romo |
Inter caetera ("Inter aliaj [verkoj]") estis papa buleo publikita de la papo Aleksandro la 6-a la 4an de majo 1493, kiu garantiis al Hispanio (fakte al la kronoj de Kastilio kaj Aragono) ĉiujn terojn je "okcidento kaj sudo" el linio polus-polusa nome je 100 leŭgoj okcidente kaj sude de ĉiu ajn el la insuloj Azoroj aŭ Kaboverdo.[1]
Restas neklara ĝis nun ĉu la papo estis elsendante "donacon" de suvereneco aŭ feŭdan aligon aŭ investituron. Oni faris diferencajn interpretojn ekde kiam oni faris la buleon, el kiuj kelkaj asertas, ke tiu celis nur transformi la posedon kaj okupon de tero en laŭleĝa suvereneco. Aliaj, inklude la hispanan kronon kaj la konkistadorojn, interpretis ĝin en plej ampleksa ebla senco, komprenante, ke ĝi donis al Hispanio tutan politikan suverenecon.[2]
La buleo Inter caetera kaj aliaj similaj, partikulare Dudum siquidem, formis la Donbuleojn.[3]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ununura meridiano estas ekskludita ĉar ne povas esti teroj sude de ĝi. Du partaj meridianoj eblas, unu etende norden el punkto okcidente de Azoroj kaj alia etende suden el punkto sude de Kaboverdo, ambaŭ konektitaj de norda-nordokcidenta sud-sudorienta liniero. Alia eblo estus loksodromo okcidente kaj sude de la insuloj etende norde-nordokcidente kaj sude-sudoriente. Ĉiuj loksodromoj atingus ambaŭ polusojn per spiralado ĉirkaŭ ili.
- ↑ Verzijl, Jan Hendrik Willem; W.P. Heere, J.P.S. Offerhaus. (1979) International Law in Historical Perspective. Martinus Nijhoff, p. 230–234, 237. ISBN 978-90-286-0158-1.. Rete, Google Books
- ↑ "The Möbius strip: a spatial history of colonial society in Guerrero, Mexico", Jonathan D. Amith, p. 80, Stanford University Press, 2005 ISBN 0-8047-4893-4
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Angla traduko de Inter Caetera Arkivigite je 2008-06-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Angla traduko de Inter caetera
- Papal Bull, Inter Caetera Arkivigite je 2015-02-15 per la retarkivo Wayback Machine
- Dudum siquidem (latinlingva kopio) ĉe Wikisource