Interkultura Novelo-Konkurso
Aspekto
Interkultura Novelo-Konkurso | ||
Organizanto | Akademio Literatura de Esperanto kaj Bobelarto | |
---|---|---|
En TTT | https://bobelarto.ink/eo/konkurso/ | |
La Interkultura Novelo-Konkurso (INK) okazas ĉiujare, kaj la rezultoj estas anoncitaj en la Universala Kongreso de Esperanto. Ĝin organizas la Akademio Literatura de Esperanto kunlabore kun Bobelarto. La unua INK okazis en 2021. La konkurso ekde 2022 havas du kategoriojn por komencantaj kaj spertaj verkistoj.
Organizo
[redakti | redakti fonton]Konkursaĵoj devas esti nepublikigitaj. Ili povas esti verkitaj en Esperanto aŭ en alia lingvo el listo, kiu varias de jaro al jaro, aŭ verkitaj en iu ajn lingvo kaj akompanataj de bona traduko al unu el la konkurslingvoj. La maksimuma longo estas 12 000 karaktroj.[1] Oni publikigas kolekton de la finalistaj noveloj.
INK havas du kategoriojn:
- a) komencantaj verkistoj
- b) spertaj verkistoj.
La unua konkurso en 2021 havis nur unu kategorion.
Historio
[redakti | redakti fonton]Jaro | Temo | 1-a premio | 2-a premio | 3-a premio | Premio de fotokonkurso | Prezidanto | Honora prezidanto | Novelaro |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
2021 | “KOVIM-19: Kiel ĝi ŝanĝis nin” | Rafael Nogueras, "Amo en la tempoj de kovimo" | James Bridge, "La sekreta recepto"; Rafael Nogueras, "Ĉu ne pli bone hejme?" |
Sten Johansson, "La tricentrideksepa tago"; Martin Rue, "La brakumklubo" |
Bong Sou | Francisko Lorrain | Claudia Larochelle | Amo, tuso, kaj forpaso: Homoj kaj kovimo[2] |
2022 | "Nokta vojaĝo" | Brunetto Casini | Paola Cereda[3] | La lasta vojaĝo de Cezaro kaj aliaj noktaj aventuroj | ||||
2023 | La sekreta vivo de miaj najbaroj | La sekreta vivo de miaj najbaroj | ||||||
2024 | Artefaritaj intelektoj, pensantaj maŝinoj kaj Homo sapiens | |||||||
2025 | La detalo kiu ŝanĝas ĉion |
Libroj
[redakti | redakti fonton]- "Amo, tuso kaj forpaso - Homoj kaj kovim". Libro kun la finalistaj noveloj de la Interkultura Novel-Konkurso 2021, Redaktoro: François Bolduc, Aŭtoroj de unuopaj noveloj: Ĵenja Amis, Tatjana Auderskaja, Stela Besenyei-Merger, James Bridge, Anne Frances Calceta, Seth Carter, Tamagotchi de Chasteigner, Nicole Else, Sten Johansson, Midori Mamija, Eveline Ménard, Zdravka Metz, Kejti Neilson, Jorge Rafael Nogueras, Valentina Panova, Martin Rue, Kejhan Sajjadpur, Brandon Sowers, Maria Rosaria Spanò, Bashandy Tadros, Ileana Tetereva, Paulo Sergio Viana, Yin Jiaxin.
- "La lasta vojaĝo de Cezaro kaj aliaj noktaj aventuroj". Libro kun la finalistaj noveloj de la Interkultura Novel-Konkurso 2022, Redaktoro: François Bolduc, Aŭtoroj de unuopaj noveloj: Robert Sieber, Julia Levi, Oksana Vasilkova, Laura Esposito, Aaron Fingtam, Monia Minnucci, Natalia Nikulina, Cyrille Chopelet, Paola Cereda, Carlos Hernández Loarca, Pascal Vilain, Kira Sinelnik, Iura Proskura, Emanuela Pellicciaro, Mauro Barbetti, Tatjana Tereĥova, Paulo Sergio Viana, Ilia Sumilfia Dewi, James Bridge, Vadim Grin, Julia Bautina, Jorge Rafael Nogueras, Anna Bonardi, Maria Rosario Spanò, Valentina Barachevskaia, Lori Marchesin, Ugo Filippo Cavallo, Anastasia Pushkareva, Aleksandr Dimidov, Carlo Simonelli, Davide Bacchilega, Sten Johansson, Ksenia Kormysh, Luigi Guicciardi, Eugenij Zibert, Akiko Ĵin, Natalia Dolak.
- "La sekreta vivo de miaj najbaroj" Libro kun la finalistaj noveloj de la Interkultura Novel-Konkurso 2023.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Retpaĝo de INK https://www.akademio-literatura.org/ink-2
- ↑ "Interkultura Novelo-Konkurso". 2022. Esperanto 1372(10), p. 214.
- ↑ "Paola Cereda: Honora prezidanto de la 2-a INK". 2022. Esperanto 1372(10), p. 214.