Interligilo : organo de la Internacia Poŝtista kaj Telekomunikista Esperanto-Asocio
Aspekto
Interligilo : organo de la Internacia Poŝtista kaj Telekomunikista Esperanto-Asocio | |
Periodeco | dumonate |
---|---|
| |
Lando | Bulgarujo |
Urbo | Sofio |
Publikigisto | Internacia Poŝtista kaj Telekomunikista Esperanto-Asocio |
Establodato | 1968 |
Ĉesigita publikado | 1989 |
| |
Interligilo, subtitolita Organo de la Internacia Poŝtista kaj Telekomunikista Esperanto-Asocio, estis dumonata fakgazeto pri internacia apliko de Esperanto en poŝto kaj telekomunikado, eldonita de Internacia Poŝtista kaj Telekomunikista Esperanto-Asocio. Ĝi aperis de 1968 al 1989 en Sofio.
La publikigaĵo fakte estis la en 1968 laŭnome ŝanĝita revuo Heroldo : bulteno de Internacia Poŝtista kaj Telekomunikista Esperanta Asocio al kiu ĝi sukcedis ĝis 1989.
La Interligilo de l' P.T.T. : centra organo de fakinformoj el Parizo, kiu aperis de 1922 al 1951 laŭenhave estis la antaŭulo de Heroldo kaj Interligilo.