Interna Niĝera Delto
Interna Niĝera Delto | |||||
---|---|---|---|---|---|
Geografia regiono | |||||
| |||||
Lando | Malio | ||||
- koordinatoj | 14° 37′ 0″ N, 4° 30′ 0″ U (mapo)14.616666666667-4.5Koordinatoj: 14° 37′ 0″ N, 4° 30′ 0″ U (mapo) | ||||
Interna Niĝera Delto | |||||
Vikimedia Komunejo: Niger Inland Delta [+] | |||||
La Interna Niĝera Delto, konata ankaŭ kiel Macina aŭ Masina,[1] estas granda areo de lagoj kaj inundebenaĵoj en la duon-arida areo de Sahelo de centra Malio, ĝuste sude de la Sahara dezerto.
Loko kaj priskribo
[redakti | redakti fonton]La delto konsistas el la meza fluejo de la Niĝera Rivero, inter la disigita Niĝero kaj ties alfluanto, nome la Bani, kiu el tie fluas norden al la dezerto. La Niĝero estas la plej longa rivero en Okcidenta Afriko. Urboj kiaj la havenurboj Mopti, Sévaré kaj Djenné, kun ties kot-brika Granda Moskeo de Djenné kuŝas ĉe la 400 km-longa regiono.
La Fulanoj kaj Dogonoj loĝas en la Macina regiono kaj en la ĉirkaŭa areo, kiu havas ĉirkaŭ 500,000 loĝantojn. Plej el la jaro la areo havas malvarman kaj sekan klimaton, kun varmaj ventoj el proksima Saharo kio altigas la temperaturon ĝis 40°C. Dum la malseka sezono, kiu daŭras el julio al septembro sed daŭras plie en la sudo, kie la marĉo inundas kiel lago kaj nature irigacias la teron. Kiam venas la seka sezono, Macina iĝas reto de lagoj kaj kanaloj. Brutobredado, peniseto, kaj rizo estas ties ĉefaj agrikulturaj produktoj. La Macina interna delto havigas ankaŭ akvon kaj fiŝon por la malianoj kiuj loĝas tie kaj dum la malseka sezono estas hejmo por grandaj nombroj de birdoj.
Pro sia proksimeco al la larĝe pliiĝanta Sahelo, oni studas, ke eble la Macina povas iĝi malpli pluva ĉiujare.
Komence de la 19a jarcento, Seku Amadu fondis regnon nome Macina Imperio en la regiono, konstruante ĉefurbon ĉe Hamdullahi en 1820. Macina falia al la Tukulora Imperio de El Hadj Umar Tall en 1862, kiu siavice falis al la Franca Armeo. La regiono iĝis parto de la lando Malio ĉe ties sendependeco en 1960.
Ekologio
[redakti | redakti fonton]Minacoj
[redakti | redakti fonton]14° 37′ 00″ N 4° 30′ 00″ U / 14.61667 °N, 4.50000 °U (mapo)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Termino el la fula lingvo Maasina.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Gallais, Jean (1967), Le Delta Intérieur du Niger: étude de géographie régionale (2 Vols.), Dakar: Institut Fondamental d'Afrique Noire (IFAN).
- Quensière, Jacques, ed. (1994), La pêche dans le delta central du Niger : approche pluridisciplinaire d'un système de production halieutique (2 Vol.), Paris: ORSTOM, Karthala, (ISBN 2-7099-1202-3), http://horizon.documentation.ird.fr/exl-doc/pleins_textes/divers/40722.pdf. Link includes both volumes. Volume 2 includes 8 maps. The L'Institut de recherche pour le développement site also has pdf files containing individual chapters.
- Zwarts, Leo; van Beukering, Pieter; Kone, Bakary et al., eds. (2005), The Niger, a lifeline: Effective water management in the Upper Niger Basin, Veenwouden, the Netherlands: Altenburg & Wymenga, (ISBN 90-807150-6-9), archived from the original on 2011-07-24, https://web.archive.org/web/20110724143543/http://www.altwym.nl/uploads/file/361_1289481552.pdf, retrieved 2014-10-12. Also published in French with the title Le Niger: une Artère vitale. Gestion efficace de l’eau dans le bassin du Haut Niger Arkivigite je 2011-07-24 per la retarkivo Wayback Machine.
- Zwarts, Leo (2010), Will the Inner Niger Delta shrivel up due to climate change and water use upstream? A&W Report 1537. Commissioned by Wetlands International, Feanwâlden, The Netherlands: Altenburg & Wymenga, archived from the original on 2011-07-24, https://web.archive.org/web/20110724143742/http://www.altwym.nl/uploads/file/389_1294301369.pdf, retrieved 2014-10-12.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- "Inner Niger Delta flooded savanna". Terrestrial Ecoregions. World Wildlife Fund. [1]