Interna lago (Tihany)
Interna lago (Tihany) | ||
---|---|---|
![]() Interna lago en Tihany, antaŭ la lago la vilaĝo videblas, fone Balatono
| ||
lago | ||
Situo | Veszprém, Hungario | |
Ĉefaj fontoj | ne estas | |
Ĉefaj elfluoj | ne estas | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 46° 54′ 51″ N, 17° 51′ 55″ O (mapo)46.914117.8652Koordinatoj: 46° 54′ 51″ N, 17° 51′ 55″ O (mapo) | |
Surfaca areo | 0,3 km² | |
Maksimuma longo | 820 m | |
Maksimuma larĝo | 530 m | |
Maksimuma profundo | 2-3 m | |
Averaĝa profundo | 1,5 m | |
La Interna lago, origine hungare Belső-tó estas vulkana kratero en Tihany.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La lago situas rande de vilaĝo Tihany en interno de la duoninsulo en aparta kaldero, tial venis nomo de la lageto. Ĝi havas neniun kontakton kun Balatono. (Balatono estas 25 metrojn pli malalte.) Post formorto de la vulkano argila tavolo estiĝis, tial la precipitaĵo restis kiel akvo. La akvo estas riĉa en saloj, tial la loĝantoj neniam uzis ĝin por trinki. En la 1930-aj jaroj la lageto estis kovrita plejparte per kano kaj similaj kreskaĵoj. En la sekva jardeko plejparto de la kano neniiĝis. Ekde la 1960-aj jaroj la lago estas paradizo de fiŝkaptistoj, estas lueblaj boatoj. Oni kaptas silurojn, ezokojn, karpojn, herbovora karpo. Estas aparta loko por hundobanejo. Vintre la lago estas konvena glitkuri (se estas glacio).
Faŭno
[redakti | redakti fonton]La bestoj ne estas tiel oftaj pro la fiŝkaptistoj kaj turistoj, kiel en la Ekstera Lago, tamen plejparto de la faŭno estas la sama pro la proksimeco.