Saltu al enhavo

Internacia Asocio de Boksado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Asocio de Boksado
International Boxing Association
AIBA
emblemo
internacia sporta federacio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1946
Geografia situo 50° 53′ 44″ N, 1° 24′ 18″ U (mapo)50.89546111-1.40506111Koordinatoj: 50° 53′ 44″ N, 1° 24′ 18″ U (mapo)
Sidejo Southampton  Britio
(antaŭe Laŭzano   Svislando)
International Boxing Association AIBA (Britio)
International Boxing Association
AIBA (Britio)
DEC
Map
Internacia Asocio de Boksado
Tipo sporto (boksado)
Estr(ar)o Wu Ching-kuo
Retejo http://www.aiba.org/
Twitter @AIBA_Boxing
vdr

La Internacia Asocio de Boksado (angla : International Boxing Association; akronimo: (A)IBA) estas internacia asocio kaj la estraro de amatora boksado je internacia nivelo, kiu aljuĝas la titolon de mondĉampiono kaj subordigitaj ĉampionecoj, organizas boksajn batalojn, inkluzive de mondĉampionecoj kaj bataloj en la Olimpikoj. Ĝi estas la internacia rega instanco pri boksado [1].

La asocio estis fondita dum la Someraj Olimpikoj de 1920 en Antverpeno fare de reprezentantoj de la landaj asocioj de Anglio, Francio, Belgio, Brazilo kaj Nederlando. La 24-an de aŭgusto 1920, la Internacia Amatora Boksado-Federacio (france: Federation Internationale de Boxe Amateur, FIBA) estis establita.

FIBA estis dissolvita en novembro 1946 pro perdo de fido je kelkaj el la gvidantoj de la organizo, pro ilia konduto en Dua Mondmilito. La Internacia Asocio de Amatora Boksado estis vokita por anstataŭigi ĝin. La asocio fondiĝis en 1946. Ĝia sidejo troviĝas en Southampton, Britio (antaŭe en Laŭzano, Svislando) [2].

60 jarojn poste, AIBA komencis regi boksadon en la Olimpikoj sen uzi la vorton "amatoro".

La asocio inkluzivas 195 landajn boksajn asociojn el ses kontinentoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. https://www.iba.sport/about-iba/vision-and-mission/
  2. International Boxing Association (angle). The International Olympic Comittee. Alirita 9-a de marto 2014 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]