Internacia Asocio de Vulkanologio kaj Kemio de la Tera Interno
Internacia Asocio de Vulkanologio kaj Kemio de la Tera Interno | ||
---|---|---|
organizaĵo | ||
Komenco | 1922 vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Internacia Asocio de Vulkanologio kaj Kemio de la Tera Interno (IAVKTI, angle International Association of Volcanology and Chemistry of the Earth's Interior, akronime IAVCEI) estas internacia asocio kiu iniciatas studojn pri vulkanologio, investas klopodojn por malhelpi aŭ redukti la danĝerojn de vulkanaj erupcioj, kaj iniciatas esploradon en koncernaj kampoj kiel ekzemple geokemio kaj petrologio de praroko (Magmorokaĵo), geokronologio, kuŝejoj de mineraloj de vulkana origino kaj la fiziko de la kreado kaj pliiĝo de magmo en la supra mantelo kaj krusto. Ĝi estas unu el la ok asocioj de la Internacia Unio de Geodezio kaj Geofiziko (IUGG) [1].
La asocio estas funkciigata de plenuma komitato, kies membroj ŝanĝas ĉiujn kvar jarojn. La komitato determinas la politikon de la asocio, kaj efektivigas ĝin per subkomitatoj kaj laborgrupoj. La asocio eldonas la revuon Bulteno de Vulkanologio.
Historio
[redakti | redakti fonton]La Internacia Unio de Geodezio kaj Geofiziko, mallongigita IUGG, neregistara organizaĵo, estis fondita en 1919 [2]. La vulkanologia sekcio de la IUGG ankaŭ estis establita en 1919, kaj ĝi estis la kerno de kiu la IAVCEI poste estis kreita [3]. Ĝi estis oficiale establita ĉe la unua ĝenerala asembleo de la IUGG (Romo, 1922). Ĝia nomo estis ŝanĝita al "Internacia Asocio de Vulkanologio" ( IAV) ĉe la kvara ĝenerala asembleo de la IUGG (Stokholmo, 1930). La reguloj kaj regularoj de la IAV estis aprobitaj en Helsinko en 1960 kaj estis reviziitaj en Zuriko en 1967, kaj en Kanbero en 1979. La nuna nomo de la asocio estis adoptita en 1967 por krei unuformecon kun la nomo de la komplementa asocio ene de la IUGG - " Internacia Asocio de Sismologio kaj la Fiziko de la Tera Interno" (IASPEI) [4].
Celoj
[redakti | redakti fonton]La statutoj de la IAVCEI havas kvar celojn:
- Esplori sciencajn problemojn rilatajn al vulkanoj kaj vulkanaj procezoj, pasintaj kaj nunaj, kaj la kemion de la interno de la Tero.
- Instigi, iniciati kaj kunordigi esploradon, kaj antaŭenigi internacian kunlaboron en farado de tiuj studoj.
- Kuraĝigi vulkanologojn atentigi la konvenajn aŭtoritatojn pri la graveco de bonorda monitorado de aktivaj aŭ eble aktivaj vulkanoj, kaj la takso de vulkana risko.
- Organizi por diskuto kaj publikigo la rezultojn de scienca esplorado pri vulkanologio kaj la kemio de la Tera interno.
Nur landoj estas membroj de IUGG kaj ili estas aŭtomate membroj de IAVCEI ankaŭ. Post 1966 privatuloj ankaŭ povis iĝi membroj de IAVCEI.
Publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]La Bulteno de Vulkanologio estas la publikigo de la asocio. Ĝi anstataŭigis la Bulletin Volcanologique kiu unue estis publikigita en 1922.
La asocio presis 22 volumojn de "La Katalogo de la Aktivaj Vulkanoj de la Mondo". La intenco publikigi la "Katalogon" estis decidita en 1924, kaj ĝi komencis esti publikigita en 1948 kiam la divido en regionoj kaj la formato estis determinitaj. La unua volumo, pri Indonezio estis publikigita en 1951, kaj la 22-a volumo pri Nov-Zelando estis publikigita en 1967 [4].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Vulkana Nombro - sistemo evoluigita por la Katalogo de la Aktiva Volkanoj de la Mondo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ IAVCEI About Us. Arkivigite je 2000-05-20 per la retarkivo Wayback Machine Retrieved 01 Apr 2015.
- ↑ (January 11, 2022) “The centenary of IAVCEI 1919–2019 and beyond: origins and evolution of the International Association of Volcanology and Chemistry of the Earth's Interior”, Bulletin of Volcanology 84 (2), p. 15. doi:10.1007/s00445-021-01509-5. Bibkodo:2022BVol...84...15C.
- ↑ “IUGG Yearbook 2012”, IUGG Yearbook 2012, p. 3. Alirita 2012-08-18.. Arkivigite je 2012-10-18 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ 4,0 4,1 (June 1995) “IAVCEI: Who we are and what we do”, Bulletin of Volcanology 57 (3), p. 201–218. doi:10.1007/BF00265040. Bibkodo:1995BVol...57..201.. 195242928.