Saltu al enhavo

Internacia Federacio de Sambo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Federacio de Sambo
internacia sporta federacio
organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1984 vd
Sidejo Laŭzano
Fondinto(j) Fernando Compte vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Internacia Federacio de Sambo (france Fédération Internationale de Sambo, angle International Federation of Amateur SAMBO - signifante Internacia Amatora Sambo-Federacio, akronime FIAS) estas neregistara neprofitcela organizaĵo kuniganta naciajn sambofederaciojn. Ĝi estas plena membro de tiaj internaciaj organizaĵoj kiel SportAccord, TAFISA (Asocio de Internacia Sporto por Ĉiuj) kaj WADA (Monda kontraŭ-dopa agentejo). La ĉefsidejo de la organizaĵo situas en Laŭzano, Svislando [1].

La Federacio estis fondita de Fernando Compte en 1984. Compte iĝis la unua prezidanto de la Federacio. En 2011, la vorto "amatoro" estis forigita de la nomo, sed estis decidite konservi la mallongigon senŝanĝa [2].

En la plej multaj landoj disvolvantaj sambon, ekzistas naciaj federacioj kiuj estas parto de FIAS. Pli ol 30 gravaj internaciaj sambokonkuradoj estas regule okazigitaj sub la aŭspicioj de FIAS, la plej gravaj el kiuj estas la Mondĉampionecoj kaj la Monda Juniora kaj Junulĉampioneco. Sambo estis inkludita en la oficiala programo de la Monda Lukto-Arto-Ludoj "SportAccord" kaj la 2013-datita Somera Universiado kune kun olimpikaj sportoj.

La 30-an de novembro 2018, dum kunveno de la plenuma komitato de la Internacia Olimpika Komitato okazinta en Tokio (Japanio), la Internacia Sambo-Federacio (FIAS) ricevis provizoran agnoskon konforme al paragrafo 25 de la Olimpika Ĉarto.

La 20-an de julio 2021, la Internacia Sambo-Federacio ricevis konstantan rekonon de la Internacia Olimpika Komitato (IOC). Ĉi tiu decido estis farita ĉe la sesio de IOC okazigita en Tokio (Japanio) antaŭ la komenco de la Somera Olimpiko 2020.

En 2022, malsame al la plejparto de internaciaj federacioj, FIAS ne malpermesis rusojn kaj belorusoj en respondo al la 2022 rusa invado de Ukrainio [3].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]