Internacia Flughaveno Kairo

Internacia Flughaveno Kairo | |||||
---|---|---|---|---|---|
internacia flughaveno • flughaveno • aerodromo de komerca trafiko | |||||
IATA: CAI ICAO: HECA | |||||
Resuma informo | |||||
Lando | Egiptio | ||||
Regiono | Kairo | ||||
Tipo | Civila flughaveno | ||||
Apuda urbo | Kairo | ||||
Alteco | m | ||||
Geografia situo | 30° 7′ 19″ N, 31° 24′ 20″ O (mapo)30.12194444444431.405555555556Koordinatoj: 30° 7′ 19″ N, 31° 24′ 20″ O (mapo) | ||||
| |||||
Internacia Flughaveno Kairo (arabe مطار القاحرة الدولي, Maṭār al-Qāhira ad-duwalī, angle Cairo International Airport, IATA : CAI, ICAO : HECA) estas la plej granda kaj plej grava flughaveno en Egiptio, kaj funkcias kiel ĝia ĉefa aerpordego. Ĝi estas la hejmbazo de la ŝtata aviadkompanio Egypt Air kaj de pluraj aliaj malgrandaj aviadkompanioj [1][2][3].
La flughaveno situas proksimume 15 kilometrojn nordoriente de Kairo, kaj estas la dua plej granda en afriko. En 2009, pli ol 14 milionoj da pasaĝeroj estis pritraktitaj en preskaŭ 150 000 flugoj.
Kaira Internacia Flughaveno estas la dua plej okupata flughaveno en Afriko post Internacia Flughaveno Johanesburgo en Sud-Afriko, kaj unu el la plej okupataj en la Mezoriento laŭ pasaĝeroj [4].
Transporto
[redakti | redakti fonton]La aŭtovojo Obora, ligas la havenon al Kairo kaj la cetero de la lando.
Regula busservo veturas al kaj de la haveno de la urbocentro kaj gravaj grandurboj en Egiptio, kaj taksio- kaj limuzinservoj ankaŭ estas oftaj.
En 2010, planado komenciĝis por nova Kaira metrolinio kiu atingus la flughavenon.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ The 10 Biggest Airports In The World 2021 (en-us) (2021-06-12). Alirita 2021-07-31 .
- ↑ Egypt Safari Tours & Holidays (en-US). Alirita 2021-07-31 .
- ↑ Cairo International Airport: Major Connecting Point In Egypt (angle) (2021-05-03). Alirita 2021-07-31 .
- ↑ Africa's 10 busiest airports based on passenger traffic - TRT Afrika (angle). Alirita 2024-03-17 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Internacia Flughaveno Kairo – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
- Oficiala retejo
- Kaira flughaveno informo
- Viva fluga spurado ĉe FlightAware