Internacia Flughaveno Montréal-Trudeau
Internacia Flughaveno Montréal-Trudeau | |||||
---|---|---|---|---|---|
internacia flughaveno • flughaveno • aerodromo de komerca trafiko | |||||
IATA: YUL ICAO: CYUL | |||||
Resuma informo | |||||
Lando | Kanado | ||||
Regiono | Montrealo | ||||
Tipo | Publika flughaveno | ||||
Mastrumanto | Aéroports de Montréal | ||||
Apuda urbo | Dorval | ||||
Alteco | 36 m | ||||
Geografia situo | 45° 28′ 14″ N, 73° 44′ 27″ U (mapo)45.470556-73.740833Koordinatoj: 45° 28′ 14″ N, 73° 44′ 27″ U (mapo) | ||||
| |||||
Kurej-angulo | 06L/24R • 06R/24L • 10/28 | ||||
Kurej-longo | 3353 m • 2926 m • 2134 m | ||||
Retejo | https://www.admtl.com/ | ||||
Internacia Flughaveno Montréal-Trudeau (angle Montréal–Trudeau International Airport, france Aéroport International Montréal-Trudeau) (IATA-kodo:YUL, ICAO-kodo:CYUL), antaŭe konata kaj ankoraŭ ofte nomata Internacia Flughaveno Montréal-Dorval (angle Montréal–Dorval International Airport, france Aéroport international Montréal-Dorval), estas internacia flughaveno en Dorval, Kebekio, Kanado. Ĝi estas la sola flughaveno nomita internacia de Transport Canada priservanta Montrealon kaj ĝi situas 20 km de centra Montrealo. La flughavenaj terminaloj situas tute en la antaŭurbo Dorval, dum unu kurejo situas en la Montreala kvartalo Saint-Laurent. Air Canada, la flagŝipa kompanio de la lando, ankaŭ havas sian ĉefsidejon ĉe la flanko Saint-Laurent de la flughaveno. Ĝi ankaŭ priservas Grandan Montrealon kaj apudajn regionojn en Kebekio kaj orienta Ontario, same kiel la ŝtatojn Vermonto kaj norda Nov-Jorkio en Usono. La flughaveno estis nomita honore al Pierre-Elliott Trudeau, la 15-a ĉefministro de Kanado kaj patro de la nuna ĉefministro Justin Trudeau.
Statistikoj
[redakti | redakti fonton]Vidu fontan Wikidataman demandon kaj fontojn.