Saltu al enhavo

Internacia Flughaveno Otavo Macdonald-Cartier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia flughaveno Otavo Macdonald-Cartier
internacia flughaveno • flughaveno • aerodromo de komerca trafiko • airport of entry
IATA: YOW ICAO: CYOW
Resuma informo
Lando Kanado
Regiono Nacia Ĉefurba Regiono
Tipo Civila flughaveno
Apuda urbo 10 km de urbocentro de Otavo
Alteco m
Geografia situo 45° 19′ 21″ N, 75° 40′ 2″ U (mapo)45.3225-75.6672Koordinatoj: 45° 19′ 21″ N, 75° 40′ 2″ U (mapo)
Internacia flughaveno Otavo Macdonald-Cartier (Otavo)
Internacia flughaveno Otavo Macdonald-Cartier (Otavo)
DEC
Situo de Internacia flughaveno Otavo Macdonald-Cartier
Map
Internacia flughaveno Otavo Macdonald-Cartier
vdr
La terminalo en 2010
Interna vido de la terminalo

La Internacia Flughaveno Otavo Macdonald-Cartier (angle Ottawa Macdonald–Cartier International Airport, france Aéroport international Macdonald-Cartier d'Ottawa; IATA : YOW, ICAO : CYOW) estas internacia flughaveno situanta proksimume 10 km de la centro de Otavo, la kanada ĉefurbo, en la provinco de Ontario, Kanado. Mezurite per la nombro da pasaĝeroj, la flughaveno estas la sesa plej granda en Kanado.

La flughaveno estas parto de la Nacia Flughaveno-Sistemo kaj estas posedata de Transport Canada. Nav-Kanado klasifikas la flughavenon kiel Flughavenon de Eniro kaj Canada Border Services Agency (CBSA) oficiroj estas postenigitaj tie, permesante eniron de eksterlande

Air Canada kaj Air Canada Express estas gravaj funkciigistoj de la flughaveno.

La flughaveno estis nomita en junio 1993 en honoro de la du patroj de la kanada konfederacio, John A. Macdonald kaj George-Étienne Cartier.

Ĝi servas cellokojn al multaj gravaj urboj en Nordameriko, same kiel kelkajn cellokojn en Eŭropo kaj Karibio [1][2][3][4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]