Internacia Geofizika Jaro
Aspekto
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/6/63/Igylogo.jpg)
La Internacia Geofizika Jaro ( angle IGY) estis internacia projekto, kiu daŭris de la 1-a de julio, 1957 ĝis la 31-an de decembro, 1958 kaj estis deklarita de la Internacia Konsilio de Esploraj Organizaĵoj. 67 landoj partoprenis la projekton.
Areoj de esplorado
[redakti | redakti fonton]Dum la projekto, diversaj studoj estis faritaj pri diversaj temoj rilataj al la Tero . La dek unu esploraj temoj de la Internacia Geofizika Jaro estis:
- Aŭroro
- La magneta kampo de la Tero
- La gravito
- La kosmaj radioj
- meteologio
- Sismologio
- Fiziko de la jonosfero
- Suna agado
- Longitudo kaj latitudo (komenco de la ĝusta mapado de la tero)
- Geomagnetismo
- La brilo de la atmosfero
Spaca esplorado per satelitoj
[redakti | redakti fonton]Usono kaj Sovetunio lanĉis satelitojn dum ĉi tiu jaro, kiam la 4an de oktobro 1957 Sovetunio lanĉis Sputnik 1, kiu estis la unua satelito lanĉita en la spacon . La lanĉo de la satelito fare de Sovetunio estis la kulminaĵo de la scienca-teknologia agado en la projekto. [1]
Piednotoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Tom Griffiths, "Slicing the Silence", Harvard University Press 2007,ISBN-13:978-0-674-02633-9, pp. 136-9