Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj
Aspekto
La Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL) estis fondita en 1978 en Barcelono. Ĝi estas faka asocio pri etnismo kunlaboranta kun la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi eldonas la revuon Etnismo.
Motivo
[redakti | redakti fonton]La programeca bazo de IKEL estas la Deklaracio por etnista humanismo, aprobita en kunveno okazinta dum la berlina UK en 1999.
Strukturo
[redakti | redakti fonton]Estraro
[redakti | redakti fonton]En 2016, la nuntempa estraro estas[1]:
- Prezidanto: Alain Favre
- Vicprezidanto kaj redaktisto: Nicole Margot
- Sekretario: Nikolas Xil Carvalho
- Kasisto: Xabier Rico Iturriotz
- Rilatoj kun Esperanto-gazetoj, reviziado: István Ertl
- Estrarano: Hèctor Alòs i Font
Prezidantoj
[redakti | redakti fonton]- 1978–1998: Uwe Joachim Moritz
- 1998–2011: Daniele Vitali
- ekde 2011: Alain Favre.