Saltu al enhavo

Internacia Ligo de Nereligiuloj kaj Ateistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Ligo de Nereligiuloj kaj Ateistoj
emblemo
premgrupo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1976 vd
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Berlino
Retejo Oficiala retejo
Jura formo registrita asocio de Germanio
vdr

La Internacia Ligo de Nereligiuloj kaj Ateistoj (ILNA, germane Internationaler Bund der Konfessionslosen und Atheisten, akronime IBKA) estas germana interesgrupa organizaĵo por nereligiuloj kaj tiel nomataj devigitaj religiuloj. Ĝi estis kreita en Berlino en 1976 sub la nomo Internacia Ligo de Nereligiuloj kaj poste renomita al sia nuna nomo en 1982 [1].

Laŭ ĝiaj informoj en 2014 ĝi havis pli ol 1 000 membroj [2]. Ĝi havas ankaŭ sciencan konsilion [3]. La konsila komisiono inkludas Gerhard Czermak, Colin Goldner, Günter Kehrer, Mark Lindley, Hermann Josef Schmidt, Michael Schmidt-Salomon kaj Arzu Toker [4].

La turka organizaĵo Ateizm Derneği iĝis la unua ne-germana asocio aliĝi al la IBKA en oktobro 2015.

Inter ĝiaj deklaritaj celoj, ILNA certigas la defendon de raciismo kaj batalas por la establado de homaj rajtoj kaj scienca kaj religia libereco, same kiel la apartigon de eklezio kaj ŝtato kaj sekularismo. La asocio promocias eminentajn ateistojn en kristanaj same kiel hinduaj kaj islamaj kulturaj cirkloj en premioceremonioj.

La IBKA estas membro de la Internacia Ateisma Alianco - AAI kaj la Eŭropa Humanisma Federacio - EHF. Ĝia gazetara organo ekde 1972 estas nomata germane Materialien und Informationen zur Zeit.

En 2014, ĝi kampanjis kune kun la "Alianco por Mem-determinado ĝis la Fino de Vivo" kontraŭ punigo de helpita sinmortigo en Germanio [5].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Pri Ni. IBKA website. Arkivita el la originalo je 24 September 2015. Alirita 14 August 2015 .
  2. - Ketzer ohne Käfig.
  3. Beirat | Internationaler Bund der Konfessionslosen und Atheisten e.V. (IBKA).
  4. IBKA-Homepage: Beirat
  5. Matthias Kamann. "Zehn-Punkte-Papier gegen neues Suizid-Strafgesetz", Die Welt, 13 March 2014. Kontrolita 14 August 2015. (germane)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]