Saltu al enhavo

Internacia Nudisma Federacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Nudisma Federacio
ombrelorganizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1953 vd
Lando(j) Aŭstrio vd
Sidejo Hörsching
Fondinto(j) Albert Lecocq vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Internacia Nudisma Federacio aŭ en pli laŭvorta traduko Internacia Naturisma Federacio (en Esperanto pli kutimas la nocio "nudismo" ol "naturismo") - laŭ la tri oficialaj federaciaj lingvoj germane Internationale Naturisten-Föderation (INF), angle International Naturist Federation (INF) respektive france Fédération naturiste internationale (FNI)) estas la tutmonda ombrelorganizaĵo de naciaj asocioj pri nudismo. Ĝi fondiĝis en septembro 1953 en la nudisma feriejo CHM Montalivet en sudokcidenta Francio.

La federacio laŭ la stato de septembro 2013 havas 35 naciajn asociojn tutmonde, kaj aldone havas korespondantojn en iuj landoj, kie nudismo praktikiĝas, sed kie ne ekzistas formala asocio nudisma. La organizaĵo varbas por oficiala agnosko de "homa rajto pri nudeco en natura medio kaj je naturaj kondiĉoj" kaj por tutmonda rekono de la rajto praktiki nudismon (almenaŭ en interkonsentitaj areoj aŭ, kaze de publikaj naĝejoj kaj aliaj sportejoj, en interkonsentitaj tempoj). Ĝi subtenas la disvolviĝon de nudismaj feriejoj kaj sportejoj, kaj kunlaboras kun naciaj kaj internaciaj institucioj.

Membroj de la federacio estas la naciaj asocioj pri nudismo, krome ekzistas individuaj membroj kaj eksterordinaraj membroj kiel nudismaj feriejoj, hoteloj kaj saŭnejoj.

Membraj naciaj asocioj pri nudismo

[redakti | redakti fonton]

La INF laŭ la stato de septembro 2013 reprezentas la sekvajn naciajn asociojn pri nudismo:

Afriko

Azio

Eŭropo

Nordameriko

  •  Kanado - Union of the Quebec and Canadian Naturist Federations / Union des Fédérations Québécoise et Canadienne de Naturisme [31] (unio de Federation of Canadian Naturists (FCN) kaj Fédération Québécoise de Naturisme (FQN))
  •  Usono - neniu (ekde la septembro 2010 retiriĝo de la American Association for Nude Recreation, do la Usona Asocio por Nuda Distriĝo)

Sudameriko

Aŭstralio / Oceanio

Ankaŭ vidu

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]