Internacia Respublikana Instituto
Internacia Respublikana Instituto | ||
---|---|---|
fondaĵo ![]() | ||
Komenco | 1983 vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Vaŝingtono | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | fondaĵo | |
La Internacia Respublikana Instituto (angle International Republican Institute, akronime IRI) estas usona institucio kiu administras programojn por antaŭenigi demokration en evolulandoj. Ĝi estis fondita en 1983 kaj estas bazita en Vaŝingtono. Ĝi ricevas financadon parte rekte de la usona registaro tra la Usona Agentejo por Internacia Evoluo (USAID) kaj la Ŝtata Departamento, kaj parte nerekte tra la registar-filiigita National Endowment for Democracy (NED) [1].
La IRI estas proksima al la Respublikana Partio en Usono, sed sekvas senpartian aliron, kio signifas ke, male al la alilandaj parti-filiigitaj fondaĵoj, ĝi laboras kun pluraj partioj en ĉiu lando kaj ne nur kun tiuj de sia propra partifamilio [2]. Prezidanto de la Estraro de Direktoroj de la IRI estas Senatano Dan Sullivan. De 1993 ĝis 2008, John McCain estis la prezidanto. La demokrata ekvivalento de la IRI estas la Nacia Instituto Demokrata por Internaciaj Aferoj (NDI) [3].
En 2016, la IRI estis klasifikita kiel " nedezirinda organizaĵo " en Rusio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ What Do Democracy Promoters Actually Do?.
- ↑ Political Research Associates - Right Web - Profile -. Arkivita el la originalo je 2009-07-15. Alirita 2007-04-14 .
- ↑ Rogin, Josh, "John McCain passes the torch at the International Republican Institute", 2018-08-03. (angle)
- ↑ FAQs | IRI.