Internacia Socia Revuo
Internacia Socia Revuo estis la unua tutmonda laborista esperantista gazeto.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis iniciatita de Marcelo Verema (pseŭdonimo de Paul Berthelot), kiu dissendis en 1906 kvar numerojn de Rondiranta Folio por kreado de tutmonda Socia Revuo pri ĉio, kio interesas la homaran vivadon. La tri unuaj numeroj estis redaktitaj de Verema, kaj la kvara de Fi-Blan-Go.
Sekve al la ruĝula kongreseto kiu okazis dum la Universala Kongreso de 1906, kun partopreno de pluraj aktivaj anoj el Paco-Libereco, estis solvitaj diversaj teoriaj kaj praktikaj demandoj, kaj la unua numero de Internacia Socia Revuo[1] eliris komence de 1907. Komence la nesufiĉa nombro de abonantoj kaŭzis kelkajn financajn problemojn. Sed Internacia Socia Revuo plu estis eldonita ĝis 1914. Ĝi tiam havis pli ol 600 abonantojn.
Ekde 1910 la administrejo de Internacia Socia Revuo ankaŭ transprenis la rolon de Paco-Libereco en la eldono de revoluciaj broŝuretoj.
Redaktantoj
[redakti | redakti fonton]- Fernand Blangarin (Fi-Blan-Go) (1907-1909);
- Jacob Leendert Bruijn (1909-1911);
- Wijtze Nutters (1911-1914).
Eldonaĵoj
[redakti | redakti fonton]- La evangelio de la horo de Paul Berthelot, tradukis D. Ivanski, Amsterdamo 1912
- Pri la esenco de konstitucio de Ferdinand Lassalle, tradukis D. Ivanski, Amsterdamo 1912
- La piramido de l' tiranismo de Ferdinand Domela Nieuwenhuis, tradukis D. Ivanski, Amsterdamo 1913
- La salajro de Petro Kropotkin, tradukis D. Ivanski, Amsterdamo 1914
- Tero kaj libereco (ABC-libreto pri la libera socialismo), originalo de D. Ivanski, [s.d.]
- Por ataki kaj defendi de Wilhelm Liebknecht, tradukis W. Nutters, Amsterdamo 1913
- La Mizeruloj (unua volumo) de Victor Hugo, tradukis W. Nutters, Amsterdamo 1914
- La reforma mono de Silvio Gesell, de Paŭlo STANIŜIĈ (parte originala, parte tradukita), Amsterdamo 1913
- Kio estas socialismo? de E. FERRI, tradukis Paŭlo STANIŜIĈ, Amsterdamo 1912
- La forto de la fortaj, de Jack London, tradukis Karl Hjalmar Fröding, Amsterdamo 1914
- La Krimoj de Dio, Sebastien Faure, tradukis Luis Carlos Kaj F. Buokin, Parizo 1911
- Nova Gvidlibreto por soldato en ĉiuj landoj, tradukis Fi-Blan-Go kaj Ludiviko, kun letero de Ch. Malato kaj ilustraĵo de Grandjouan[2], Parizo 1906
- Al la Virinoj, laŭ Urbain Gohier – kaj Tre interesa letero de hino pri la milito en Ĥinlando, tradukis Fi-Blan-Go, kun antaŭparolo de Fino Felicie Numletska kaj ilustraĵo de Lud. Rodo, Parizo 1906
- Antipatriotismo, el G. Herve tradukis Fi-Blan-Go kaj Ludoviko kun ilustraĵo de G. Willaume, Parizo 1907
- La Parlamentisma Iluzio, de C.A. Laisant, tradukis Fi-Blan-Go, Parizo 1910
- POŜKARTOJ :
- La Ruĝa Sapo, ilustraĵo de Lud. Rodo, kolekto de 7 poŝtkartoj
- KANTOJ :
- La Internacio, revoluciema kanto, laŭ Eug. Pottier, tradukis A.P. Beauchemin kaj Fi-Blan-Go
- L'Internationale, (franca eldono) kun muziko
- BROCHURE DE PROPAGANDE ESPERANTISTE (en franca lingvo) :
- Les anarchistes et la langue internationale "Esperanto", par Em. Chapelier et Gassy Marin, suivi d'un exposé des éléments de grammaire, Paris 1907
- L'Esperanto et l'Avenir du Monde, par C.A. Laisant, suivi d'un exposé des éléments de grammaire, Paris 1908
- L'Illusion parlementaire, par C.A. Laisant, Paris 1909
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Bruin de, G. P.: La laborista esperanta movado antaŭ la mondmilito. Parizo: SAT, 1936, p. 25.
- ↑ La KRIMOJ DE DIO, Sebastien Faure, Kolekto PACO-LIBERECO, p.33, Parizo 1911