Internacia Statistika Instituto
Aspekto
Internacia Statistika Instituto | ||
---|---|---|
Institut International de Statistique | ||
scienca societo eldonejo de malfermita aliro organizaĵo de membroj profesia societo | ||
Komenco | 1885 vd | |
Lando(j) | Nederlando vd | |
Sidejo | Leidschenveen | |
Moto | Statistical Science for a Better World | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Internacia Statistika Instituto (ISI) estas profesia asocio de statistikistoj. Ĝi fondiĝis en 1885, kvankam estis internaciaj statistikaj kongresoj ekde 1853. La instituto havas ĉirkaŭ 4.000 elektitajn membrojn de la registaroj, akademiularo kaj la privata sektoro. La filiigitaj asocioj havas membrecon malfermitan al iu profesia statistikisto. La instituto publikigas diversajn librojn kaj revuojn, kaj okazigas internacian konferencon ĉiun duan jaron. La dujara kongreso estis ofte konata kiel "ISI-sesio"; tamen, ekde 2011, ĝi nun nomiĝas "Monda Statistika Kongreso de ISI". La konstanta oficejo de la instituto troviĝas en la konstruaĵo de la Nederlanda Statistika Oficejo en Leidschendam-Voorburg, antaŭurbo de Hago, Nederlando.