Saltu al enhavo

Internacia Tago de Naturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Internacia Tago de Naturo (angle: World Wildlife Day) estas internacia tago celebrata ĉiujare la 3-an de marto kaj estis desegnita por konsciigi pri vivaj kaj naturaj plantoj kaj bestoj kaj kuraĝigi ilian konservadon. Sovaĝaj bestoj estas bestoj troveblaj en naturo, kiuj ne estis hejmigitaj kaj ne prizorgataj de homoj. [1]

La dato estis fiksita ĉe la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj la 20an de decembro 2013, ĉar ĝi estas la dato de subskribo de la Vaŝingtona Speciprotekta Konvencio (Protektitaj Bestoj). Ĉiujare, temo rilate al ĝia esenco estas elektita por ĉi tiu tago.

La dato estas menciita en diversaj lokoj en multaj landoj, inkluzive de Ĉinio, Barato, Nederlando, Germanio, Hispanio kaj aliaj. La tago estas festata multmaniere: aranĝi specialajn agadojn en zooj kaj safaroj, kuraĝigi legadon pri la temo kaj disvastigi ĝin en sociaj retoj, diskuti la temon kaj pli. [2]

La temoj de Naturo-Tago laŭ jaroj

[redakti | redakti fonton]
  • 2015 : Estas tempo serioze krimigi malrespekton al naturo. [3]
  • 2016 : La estonteco de bestoj kaj sovaĝaj plantoj en niaj manoj (kun subtemo: La estonteco de elefantoj en niaj manoj) [4]
  • 2017 : Aŭskultu la Voĉojn de la Junuloj [5]
  • 2018 : Sovaĝaj katoj: Tiaj predantoj sub minaco
  • 2019: Subakva Vivo: Por Homoj kaj la Tero [6]
  • 2020: Garantii vivtenon de la Tero [7]
  • 2021: Arbaroj kaj vivrimedoj: vivtenado de homoj kaj konservado de la planedo [8]
  • 2022: Reakiri ŝlosilajn speciojn por ekosistemrestarigo[9]
  • 2023: Aliancoj por naturkonservado[10]
  • 2024: Konekti homojn kaj planedon: Esplorante ciferecan novigon en konservado de sovaĝaj bestoj [11]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligoj

[redakti | redakti fonton]

Piednotoj

[redakti | redakti fonton]
  1. [1] World Wildlife Day March 3 UN.
  2. [2] World Wildlife Day
  3. [3] CITES Secretary-General's intervention at UN General Assembly's Informal Plenary Meeting to Celebrate World Wildlife Day - UN Headquarters, New York.
  4. [4] Media advisory - UN World Wildlife Day 2016 - CITES.
  5. [5] Engaging and empowering the youth is the call of next year’s UN World Wildlife Day - CITES
  6. [6] United Nations Development Programme
  7. "Sustaining all life on Earth" announced as theme of World Wildlife Day 2020 (19 November 2019). Arkivita el la originalo je Nov 12, 2023.
  8. "Forests and livelihoods: sustaining people and planet" announced as theme of World Wildlife Day 2021 (23 November 2020). Arkivita el la originalo je Nov 8, 2023.
  9. Recovering key species for ecosystem restoration announced as theme of World Wildlife Day 2022 (15 November 2021). Arkivita el la originalo je Jan 15, 2024.
  10. Celebration of World Wildlife Day 2023 and CITES@50 (20 December 2022). Arkivita el la originalo je Nov 2, 2023.
  11. Pri Monda Naturtago 2024 | Official website of UN World Wildlife Day (hispane). wildlifeday.org. Alirita 2024-02-17 .