Internacia Universitato de Dubrovnik
Internacia Universitato de Dubrovnik | ||
---|---|---|
universitato ![]() | ||
moto | Edukado hodiaŭ por sukceso morgaŭ | |
Informoj | ||
fondodato | 2008 | |
Situo | ||
Geografia situo | 42° 38′ 30″ N, 18° 6′ 40″ O (mapo)42.64163518.11115Koordinatoj: 42° 38′ 30″ N, 18° 6′ 40″ O (mapo) | |
lando | Kroatio | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
filioj | ||
vd | ||
| ||
La DIU Libertas Internacia Universitato (kroate DIU Libertas Internazionale sveučilište, mallonge DIU Libertas) estas internacia universitato en Dubrovnik, Kroatio. Ĝi estis establita en 2008 sub la aŭspicioj de la Alianco de Civilizacioj de Unuiĝintaj Nacioj (UNAOC) kaj en kunlaboro inter kroataj kaj usonaj institucioj [1]. Situante en la Dominikana Monaĥejo en la Malnova Urbo, ĝi estas la plej juna kaj unua (2014) privatposedata universitato de Kroatio. La instruado estas plejparte en la angla kaj la studentoj venas de kaj Kroatio kaj aliaj landoj. Kune kun la ŝtata Universitato de Dubrovnik, ĝi estas unu el du institucioj de pli alta lernado en la urbo [2].
Historio
[redakti | redakti fonton]La universitato estis fondita en 2008 de eksa kroata ministro pri eksteraj aferoj Miomir Žužul, advokato Neven Cirkveni kaj makroekonomiisto Ante Babić. Universitato estis nomita la Internacia Universitato de Dubrovnik ( Dubrovačko međunarodno sveučilište ) dum establado sed poste ŝanĝis sian nomon al DIU Libertas International University.
Organizo
[redakti | redakti fonton]DIU Libertas Internacia Universitato estas organizita en tri fakultatoj:
- fakultato de Internaciaj Rilatoj kaj Diplomatio
- fakultato de Internacia Komerco kaj Ekonomiko
- fakultato de Sano
La universitato ankaŭ ofertas kursojn pri aktorado.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Florian Schacht – Studying in Dubrovnik has been an education in more ways than one", The Dubrovnik Times, April 18, 2018.
- ↑ "Dubrovnik highlighted as top destination for Americans to work, rest and play", Dubrovnik Times, November 3, 2020.