Internacia Vegetarana Unuiĝo
Internacia Vegetarana Unuiĝo | ||
---|---|---|
International Vegetarian Union | ||
volontula asocio neprofitcela organizaĵo internacia ne-registara organizaĵo ombrelorganizaĵo | ||
Komenco | 18-a de aŭgusto 1908 vd | |
Antaŭe | Vegetarian Federal Union vd | |
Lando(j) | Germanio vd | |
Sidejo | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | |
Agareo | ||
Moto | Promoting Vegetarianism Worldwide Since 1908 | |
Fondinto(j) | ProVeg Germany vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | registrita asocio de Germanio | |
Internacia Vegetarana Unuiĝo (angle International Vegetarian Union, mallonge IVU) estas volontula neprofitecela tegmenta organizaĵo kun la celo antaŭenigi vegetarismon tutmonde.
Ĝi estis fondita la 18-an de aŭgusto 1908 en Dresdeno.
IVU organizas Mondajn Vegetarajn Kongresojn. Nuntempe ili okazas ĉiun duan jaron, ekzemple en 2008 en Dresdeno pro la 100-jara jubileo.
La loko kaj tempo de la kongreso estis elektitaj pro la 4-a Universala Kongreso de Esperanto, kadre de kiu la 16-an de aŭgusto 1908 (do du tagojn antaŭ IVU) fondiĝis la Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Vegetaranoj (nuntempe TEVA).
Monda Tago de Vegetarismo (angle: World Vegetarian Day) estas festo celebrata ĉiujare la 1-an de oktobro, fiksita la 22-an de novembro 1977 de Internacia Vegetarana Unuiĝo.