Saltu al enhavo

Internacia asocio de akuzistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia asocio de akuzistoj
internacia asocio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1995 vd
Lando(j) Nederlando vd
Sidejo Hago
Agareo

Q66759315

Fondinto(j) Unuiĝintaj Nacioj vd
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Han Moraal (en) Traduki (2016–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Internacia asocio de akuzistoj, angle International Asociation of Prosecutors, mallonge IAP) estas neprofitcela organizaĵo, kreita de la Unuiĝintaj Nacioj en 1995 havante ĝian sidejon en Vieno, Aŭstrio kaj kiu kunigas akuzistojn kaj asociojn de akuzistoj el la tuta mondo[1].

IAP havas (2024) proksimume 250 000 individuajn membrojn kaj 183 organizajn membrojn en pli ol 177 landoj.  En 1999 la asocio evoluigis 'normojn de profesia respondeco kaj esencaj devoj kaj rajtoj de akuzistoj' (Standards of professional responsibility and statement of the essential duties and rights of prosecutors), t.e. specifa kondutkodo por akuzistoj en iliaj profesiaj kaj privataj vivoj.

La kreado de la IAP havis sian originon en la rapida kresko de transnacia krimo en la 90-aj jaroj pro teknologiaj progresoj en transporto kaj telekomunikado, precipe por trakti krimojn kiel ekzemple kontrabandado de drogoj, monlavado kaj fraŭdo.

Konferencoj

[redakti | redakti fonton]

La asocio donas al siaj membroj la rajton ĉeesti sian jaran asembleon kaj partopreni en debatoj kaj konferencoj de profesia kaj socia enhavo, ofertante la ŝancon establi kontaktojn kun akuzistoj de diversaj landoj kaj lerni pri iliaj defioj je nacia kaj tutmonda nivelo.

IAP organizas ĉiujarajn konferencojn dediĉitajn al elektitaj temoj. Jen kelkaj ekzemploj:

Eldonaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Per la retejo de la asocio, kiu enhavas la Forumon por Internacia Krima Justeco - ilo tre vizitata de akuzistoj tra la mondo, eblas aliri ankaŭ informojn pri tutmondaj fiskaj krimoj kaj grandan kvanton da informoj pri la uzo de kiberspaco por krimaj aktivecoj. La asocio ankaŭ publikigas periodajn bultenojn kiuj estas distribuitaj inter siaj membroj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (en) International Association of Prosecutors - About: International Association of Prosecutors.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]