Internacia flughaveno Changi
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/ae/Singapore_banner_Changi_airport.jpg/775px-Singapore_banner_Changi_airport.jpg)
Internacia flughaveno Changi | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
internacia flughaveno • flughaveno • aerodromo de komerca trafiko | |||||
IATA: SIN ICAO: WSSS | |||||
Resuma informo | |||||
Lando | Singapuro | ||||
Regiono | Orienta Regiono | ||||
Tipo | Civila flughaveno | ||||
Apuda urbo | 25 km de urbocentro de Singapuro | ||||
Alteco | m | ||||
Geografia situo | 1° 21′ 33″ N, 103° 59′ 22″ O (mapo)1.359167103.989444Koordinatoj: 1° 21′ 33″ N, 103° 59′ 22″ O (mapo) | ||||
| |||||
La Flughaveno Changi de Singapuro (ĉine 新加坡樟宜机场, pinjine: Xīnjiāpō Zhāngyí Jīchǎng, malaje Lapangan Terbang Changi Singapura, tamile சிங்கபபூப்பூ விமான நிலையம், IATA-kodo : SIN, ICAO-kodo : WSSS) estas la internacia flughaveno de la azia urboŝtato Singapuro. Ĝi estas unu el la plej grandaj flughavenoj en Azio kaj, kun 58.9 milionoj da pasaĝeroj en 2023, ĝi estis la 17-a plej granda flughaveno en la mondo [1].
Singapuro estas grava centro inter Eŭropo kaj Sudorienta Azio kaj Oceanio, efektive la vojo al Aŭstralio nomiĝas Kanguruo-Itinero .[2]. La flughavenfunkciigisto estas la Grupo de Flughaveno Changi [3].
Ĝi estas la ĉefa flughaveno de Singapuro kaj la hejmbazo de Singapore Airlines, Changi Singapore Airlines Cargo, SilkAir, Scoot, Tigerair, Jetstar Asia Airways kaj AirAsia [4]. La flughaveno havas kvin terminalojn: terminaloj 1-4 kaj terminalo 5 inaŭguriĝis en 2020. Ĝi estas unu el la plej grandaj flughavenoj de Azio [5].
Singapore Changi estis nomita la plej bona flughaveno de la mondo en la jaroj 2000, 2006, 2010, 2013, 2014, 2015, 2016 kaj 2017 laŭ la World Airport Awards [6][7].
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Terminalo 1
-
Terminalo 2
-
Terminalo 3
-
Terminalo 4
-
Skytrain
-
Metrostacio de Flughaveno Changi
-
Mapo de la flughaveno
-
Aertrafika kontrolturo en Flughaveno Changi de Singapuro
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Changi Airport’s 2024 passenger traffic hit 99.1% of pre-pandemic levels", The Straits Times, 2025-01-22. (en-SG)
- ↑ SIA-ANA pact will pave way for more flights, Japan destinations for Singapore consumers. The Straits Times. Singapore Airlines, All Nippon Airways (31 January 2020). Arkivita el la originalo je 31 January 2020. Alirita 31 January 2020 .
- ↑ Airlines | Changi Airport Group (angle). Arkivita el la originalo je 18 November 2021. Alirita 18 November 2021 .
- ↑ Singapore Airlines | Boeing | Malaysia Airlines | 2004 | 09 – 0311 | Flight Archive (2014-03-22). Arkivita el la originalo je 22 March 2014. Alirita 2020-05-31 .
- ↑ Busiest Airports in the World 2024 | OAG (angle). Alirita 2025-01-28 .
- ↑ The World’s Cleanest Airports 2024 (angle). Alirita 2025-01-28 .
- ↑ The World’s Best Airport Hotels 2024 (angle). Alirita 2025-01-28 .