Internacia lernejo en Pjongjango
Internacia lernejo en Pjongjango | ||
---|---|---|
lernejo | ||
Situo | ||
Geografia situo | 39° 1′ 25″ N, 125° 47′ 29″ O (mapo)39.02361111125.79138889Koordinatoj: 39° 1′ 25″ N, 125° 47′ 29″ O (mapo) | |
lando | Nord-Koreio | |
| ||
39° 1′ 25″ N 125° 47′ 29″ O / 39.02361 °N, 125.79139 °O (mapo)
La Internacia lernejo en Pjongjango estas bazlernejo en Pjongjango, Nord-Koreio, ekskluzive por eksterlandaj infanoj. Ĝi ankaŭ havas instalaĵon por mezlerneja nivelo. La lernejo situas en la Munsudong diplomatia kvartalo en Pjongjango. En la lernejo plejparte studas infanoj de eksterlandaj diplomatoj, kunlaborantoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj eksterlandaj komercistoj, plejparte ĉinoj. Ĉiuj instruistoj estas koreoj. La lingvo de instruado estas la angla. La lernejo uzas lokajn anglalingvajn lernolibrojn. Angla lingvo kaj matematiko estas ĉefaj lernofakoj, kaj korea lingvo, muziko, arto kaj gimnastiko estas pliaj lernofakoj; dekomence de klaso 3 pluen ankaŭ scienco estas provizita kiel plia lernofako. En la fruaj 1990-aj jaroj la oficiala anglalingva nomo de lernejo estis "Pyongyang Foreigners School",[1] kio estas laŭvorta traduko de la nomo de la lernejo en Koreio (평양외국인학교), kiu ne ŝanĝiĝis.
La ambasado de Rusio ankaŭ havas internacian lernejon por ĉiuj eksterlandaj infanoj. La lingvo de instruado en la lernejo estas rusa lingvo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Pyongyang Foreigners School" on YouTube https://www.youtube.com/watch?v=SnOT4oOgmKM
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- site that references the Pyeng Yang Foreign School
- Video of the school 2015
- Video of the school 2015
- Video of the school 2015
- Video of the school 2017 -- starts at 40 seconds and at 9:40
- Video of the school
- Wikimapia location of the school
- External Photo
- Social Media site for students of the school
- Media story regarding a meeting with female teachers of the school
- Instagram photo collection[rompita ligilo]
- Media story about the life of foreigners who reside in Pyongyang, including attendance at the school.