Saltu al enhavo

Internacieco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de membroj de la Unuiĝintaj Nacioj, organizo kiu diskutas kaj engaĝiĝas en internationacieco.
Filozofo Jeremy Bentham elpensis la vorton, internacio (angle international), en 1780.

La termino "internacia" kutime indikas ion (socio, lingvo, organizaĵo, ktp.) kiu ampleksas pli ol unu landon. La laŭvorta signifo de la esprimo "internacia" estas interagado inter almenaŭ du nacioj, aŭ la transiro de naciaj limoj. Ekzemple: internacia juro, kiu estas aplikata de pli ol unu lando, kaj kutime ĉie sur la tero ; kaj la termino "internacia lingvo", kiu signifas lingvon parolatan de la loĝantoj de pli ol unu lando.

En la usona angla, la esprimo "internacia" ankaŭ estas uzata kiel politike ĝusta eŭfemismo por fremdulo aŭ eksterlandanoj [1].

La Plena Ilustrita Vortaro prave atentigas ke krom la pli priskriba nocio de internacieco ankaŭ estas politika doktrino kaj idea koncepto de internaciismo,[2] kiu laŭ la difino de PIV estu

  1. politika sinteno de laboristoj, kies bazo estas simileco de socia pozicio, esprimiĝanta en sento de komuneco, sendepende de ilia nacia aparteneco, kaj
  2. ĉia politika sinteno, kiu strebas al mildigo de la naciismoj, al limigo de la suvereneco de nacioj kaj regnoj kaj al internacia paco per respekto de la rajtoj de la diversaj nacioj aŭ regnoj.

La termino "internacia" estis kreita de la utilisma filozofo Jeremy Bentham en sia libro "Introduction to Principles of Morals and Legislation", eldonita en 1780 kaj publikigita en 1789. Bentham skribis: "La vorto internacia, oni devas koncedi, estas nova vorto... ĝi estas elpensita por esprimi, en la plej signifa maniero, la branĉo de jurisdikcio konata kiel la internacia juro." La vorto estis adoptita en la franca lingvo en 1801 [3]. Thomas Holland notis en lia artikolo pri Bentham, en la 11-a eldono de la Encyclopædia Britannica, ke "multaj el la frazoj de Bentham, kiel ekzemple "internacia"... Ili estas gravaj aldonoj al nia lingvo; sed la plej granda parto de ili, precipe tiuj kies originoj estas en la greka, ne estis asimilita en ĝi."

Foje, la termino "internacia" ankaŭ estas uzata kiel sinonimo por "tutmonda".

  • Ankerl, Guy. (2000) Global communication without universal civilization, serio INU societal research, volume 1: Coexisting contemporary civilizations: Arabo-Muslim, Bharati, Chinese, and Western (angle). Ĝenevo: INU Press. ISBN 978-2-88155-004-1.


Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. The Columbia Guide to Standard American English (angle)
  2. artikolo internaciismo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la unua presita eldono de 1970, paĝo 724
  3. Le Nouveau Petit Robert 2010 (france)
  4. Mapo de Lingvoj (angle)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]