Internacio de Konstruaj kaj Lignaj Laboristoj
Internacio de Konstruaj kaj Lignaj Laboristoj | ||
---|---|---|
tutmonda sindikata federacio | ||
Komenco | 9-a de decembro 2005 vd | |
Antaŭe | International Federation of Building and Wood Workers • World Federation of Building and Woodworkers Unions vd | |
Geografia situo | CH1903: 499184 / 116141 (mapo)46.189166676.13277778Koordinatoj: 46° 11′ 21″ N, 6° 7′ 58″ O; CH1903: 499184 / 116141 (mapo) | |
Sidejo | Ĝenevo | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La Konstrua kaj Ligna Laborista Internacio (angle Building and Wood Workers International, akronime BWI) estas la tutmonda sindikata federacio de demokrataj kaj liberaj sindikatoj en sektoro de konstruado, konstrumaterialoj, ligno, forstumo kaj aliancitaj industrioj. Ĝi reprezentas ĉirkaŭ 12 milionojn da laboristoj en 350 membrosindikatoj en 135 landoj.
Internacie, tiu sindikata federacio funkcias ankaŭ sub la nomoj Building and Wood Workers' International (BWI), Internationale des travailleurs du bâtiment et du bois (IBB), BTI kaj ICM.
La ĉefsidejo situas sur la Route des Acacias en Carouge en Svislando. Nuna prezidanto estas Per-Olof Sjöö kaj ĝenerala sekretario estas Ambet Yuson.
Historio
[redakti | redakti fonton]La fondkonferenco de la organizo okazis en Bonaero la 9-an de decembro 2005. BWI estis kreita de la fuzio de la International Federation of Building and Wood Workers (IFBWW) kaj la World Federation of Building and Wood Workers (WFBW) [1][2].