Saltu al enhavo

Interreto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Internet)
OSI-modelo kun interretaj protokoloj de TCP-IP-stako
Kable kaj senkable: WAN (ekz. la interreto), MAN, LAN, PAN.
Nur senkable: IPN, WMAN, WLAN (Wi-Fi), WPAN (ekz. Bluetooth).
Tavolo Tavolnomo IP pera/rilata (havas RFC)
7 Aplikada tavolo HTTP, SMTP, POP3, IMAP, FTP, SSH, IRC, SIP, DNS...
6 Prezenta tavolo MPEG, MIME, SSL, TLS, ...
5 Seanca tavolo NetBIOS, RPC, SAP, SDP...
4 Transporta tavolo TCP, UDP, SCTP, RTP...
3 Reta tavolo IPv4, IPv6, IPsec, ICMP, IGMP, ARP...
2 Kanala tavolo Ethernet, 802.11 Wi-Fi, MAC, HDLC, V.42bis, V.42), V.44...
1 Fizika tavolo DSL, ADSL, WiMAX, 802.11b, 802.11g 10BASE-T, V.90...
Mapo de la TTT ĉirkaŭ Vikipedio.

La interretoInterreto (nomita unue anglalingve: Internet) estas tutmonda alirebla sistemo de komputilaj retoj, kiu transsendas datumojn laŭ Interreta Protokolo kaj multaj aliaj protokoloj. Ĝi konsistas el miloj da pli malgrandaj komercaj, organizaciaj, akademiaj, registaraj, kaj personaj komputilaj retoj. Ĝi portas diversajn informojn kaj servojn, kiel retpoŝton, retbabilon, kaj la interligitajn retpaĝojn kaj aliajn dosierojn de la Tut-Tera Teksaĵo. Pli ĝenerale, interreto (minuskle) estas iu aro de interkonektitaj komputiloj.

Historio de interreto[redakti | redakti fonton]

Bildo de multaj vojoj tra parto de interreto.

La radiko de interreto estiĝis en la jaro 1969 kun la starigado de la ARPANET, projekto de akademiaj studentoj sub la patroneco de la DARPA, fako de la Usona Departemento de Defendo. Iu frua studo kiu aldoniĝis al ARPANET inkluzivis laboron por malcentralizaj retoj, teorion pri atendovicoj kaj pakaĵa ŝanĝado. Tamen, ARPANET mem ne kunfunkciis glate kun aliaj komputilaj retoj kiuj ne uzis ĝian propran protokolon. Ĉi tiu problemo inspiris plian disvolvadon de multtavola protokolo uzebla trans multaj specoj de retoj.

Je la 1-a de januaro 1983, la centra retprotokolo de ARPANET ŝanĝiĝis de NCP al TCP/IP, kio markas la komencon de la Interreto, kiel ni nun ĝin konas. Alia grava klopodo en la disvolvado de la Interreto estis la konstruado de universitata ĉefreto (la NSFNet) en 1986 fare de la Nacia Scienca Fondaĵo. Gravaj apartaj retoj kiuj estis sukcese akomoditaj en la Interreton inkluzivas la Usenet-on kaj la Bitnet-on.

La reto ekhavis publikan fasadon en la 1990-aj jaroj. En 1989, Tim Berners-Lee eklaboris pri HTTP, HTML kaj la unuaj pluraj retpaĝoj ĉe CERN en Svislando. En aŭgusto 1991, li publikigis sian projekton Tut-Tera Teksaĵo. Kelkaj akademiaj kaj registaraj institucioj kontribuis paĝojn, sed la vasta publiko ankoraŭ ne vidis ilin. En 1993, la unua versio de la retumilo Mosaic estis eldonita, kaj ekde frua 1994, la intereso de la publiko kreskis. En 1996 la vorto "Interreto" iĝis ofta termino, sed ĝi rilatis preskaŭ tute al la TTT.

Dume, tra la tuta jardeko, la Interreto sukcese sorbis la plej grandan parton el la antaŭe ekzistantaj komputilaj retoj, kvankam iuj retoj kiel FidoNet ankoraŭ apartas. Ĉi tiun kreskon oni ofte atribuis al la manko de centra administrado kiu permesas organan kreskon de la reto. Ankaŭ, la neproprieteco de la Interreto kuraĝigas kunfunkcieblon kaj malebligas al unuopaj firmaoj tro regi la reton.

Interreta protokolaro[redakti | redakti fonton]

Unua Interreta protokolaro, ligante ARPANET, PRNET kaj SATNET, la 22an de Novembro, 1977.

Aparte de la kompleksegaj fizikaj konektaĵoj kiuj konsistigas sian substrukturon, la interreto kunteniĝas per protokoloj, kiuj priskribas kiel interŝanĝi datumojn per la reto. Malsame de pli malnovaj komunikadaj sistemoj, la Interreta protokolaro estis intence desegnita esti indiferenta pri la suba fizika medio. Kiu ajn komunikada reto, perdrata aŭ sendrata, kiu kapablas porti ambaŭsencajn ciferecajn datumojn, povas porti Interretajn signalojn. Tiel, Interretaj pakaĵoj fluas tra perdrataj retoj kiel kupra drato, samaksa kablo kaj fibrooptika kablo; kaj tra sendrataj retoj kiel "Wi-fi". Kune, ĉi-tiuj retoj, kiuj uzas la samajn altnivelajn protokolojn, formas la Interreton.

La interretaj protokoloj devenas de diskutadoj en la Internet Engineering Task Force (IETF, esperante: Task-komitato pri Interreta Inĝenierarto) kaj ĝiaj laborgrupoj kiuj estas malfermaj al publika partopreno kaj kontrolo. Ĉi tiuj komitatoj produktas dosierojn kiuj dokumentoj estas nomitaj "Petoj por Komentoj". Kelkaj el tiuj ĉi dokumentoj estas levitaj al la nivelo de "Interreta Normo" fare de la Interreta Arkitektura Komitato (IABInternet Architecture Board anglalingve).

Iuj el la plej uzataj protokoloj en la protokolaro de la Interreto estas IP, TCP, UDP, DNS, PPP, SLIP, ICMP, POP3, IMAP, SMTP, HTTP, HTTPS, SSH, Telnet, FTP, LDAP, SSL, kaj TLS.

Iuj el la popularaj servoj en la Interreto kiuj uzas tiujn protokolojn estas retpoŝto, mesaĝ-forumoj (newsgroups) de Usenet, dosier-interŝanĝo ("file sharing"), Tuja mesaĝilo ("Instant Messenger"), la Tut-Tera-Teksaĵo, Gopher, "session access", WAIS, finger, IRC, MUDs, kaj MUSHs. El tiuj, retpoŝto kaj la Tut-Tera-Teksaĵo estas evidente la plej multe uzataj, kaj multaj aliaj servoj sin bazas sur tiuj, ekzemple poŝtlistoj kaj blogoj. La interreto ebligas la provizadon de realtempaj servoj, kiaj retradio kaj "webcasts" kiujn one povas ricevi ie ajn en la mondo.

Iuj aliaj popularaj servoj de la Interreto ne tiel kreiĝis, sed estis originale bazitaj sur komerce privataj (proprietaj) sistemoj. Tiuj inkluzivas je IRC, ICQ, AIM, kaj Gnutella.

Jam ekzistas multaj analizoj pri la Interreto kaj ties strukturo. Ekzemple, oni konstatis ke la vojrega strukturo ("routing structure"), IP, de la Interreto kaj la hipertekstaj ligiloj de la Tut-Tera-Teksaĵo estas ekzemploj de senskalaj retoj ("scalefree").

Laŭ maniero simila al tio kiel Interretaj provizantoj interkonektas per Interretaj interŝanĝnodoj, ankaŭ esplor-retoj emas interkonekti en grandaj subretoj kiaj:

  • GEANT
  • Internet2
  • GLORIAD

Tiuj siavice konstruiĝas sur relative pli malgrandaj retoj. Vidu ankaŭ la liston de akademiaj komputilaj ret-organizaĵoj.

En grafikaĵoj pri interretoj, la Interreton ofte signas nub-simbolo, en kiun, kaj el kiu, retaj komunikaĵoj povas iri.

Fizike[redakti | redakti fonton]

La interreto konsistas el retoj kun diversaj administramaniero, kiuj estas kunmetataj. Inter ili estas precipe

  • provizantoretoj, al kiuj la komputiloj de klientoj estas konektita
  • firmaoretoj (Intraretoj), kiuj interkonektas firmaokomputilojn
  • universitataj kaj sciencaj retoj
Parabolantenoj de la Germana alŝuta stacio en Uzingo norde de Frankfurto ĉe Majno. Satelitkomunikado helpis la interretan disvastigadon.

Fizike, la interreto konsistas ĉefe el glasfibrokabloj ĉe la konektoj de la supre nomitaj retoj kaj en la ĉefretoj de grandegaj retoj. Glasfibrokabloj ebligas grandegan transmetkapaciton kaj estis instalita kaj lande kaj mare. Ankaŭ anten- kaj satelitkomunikado faras parte de ĝi, sed nur malmulte.

Je la lasta parto, ĉe la domkonektejo, la datumaro ofte estas transportata tra kuprolineoj de telefon-,televidkabloj kaj plimultiĝante ankaŭ per antenoj, sendrata retoUMTS.

Civilaj homoj atingas la interreton kun malgranda transmetrapido per Modemo,ISDN aŭ kun granda transmetrapido per DSL, kabla modemo, aŭ UMTS de iu peranto de retkonekto. Firmaoj aŭ ŝtataj organizoj ofte estas konektata per lukontrakta lineo konsistante el kupro aŭ glasfibroj. Teknikoj uzataj estas t.e. Nesinkrona Transmetada Reĝimo (angle ATM), Sinkrona Cifereca Hierarkio (angle Synchronous optical networking) aŭ – plioftiĝante – Eterreto, kiuj estas aplikata kun ĉia rapideco.

Energikonsumo[redakti | redakti fonton]

La elektra konsumo rilate al la uzo de interreto kreskegis en la lastaj jaroj kaj daŭre faros tion en la sekvaj jaroj laŭ seriozaj taksadoj. En la jaro 2003 oni uzis en Germanujo ĉirkaŭ 6,8 miliardojn da kilovathoroj; taksadoj por la jaro 2010 mencias energibezonon de la interreto de ĉirkaŭ 31,3 miliardoj da kilovathoroj, nur en Germanujo. Tio rilatas kaj al la finaj iloj en hejmoj kaj entreprenoj kaj la necesa energio por pretigi la rilatan infrastrukturon de interreto ĉe servilejoj. Ne eniris tiun taksadon servilejoj ekster Germanujo.[1]

En privata hejmo, la uzo de interreto prezentas grandan parton de la elektra konsumo.

Por la jaro 2005 oni supozas tutmondan energikonsumon de 123 miliardoj da kilovathoroj nur por funkciigi la infrastrukturon de interreto. Ne enkalkuliĝis la iloj de finaj konsumantoj.[2]

Pro la konstanta pligrandiĝo de interreto, ankaŭ en evoluantaj landoj oni supozas, ke la uzo daŭre kreskos. En 2007 ĉirkaŭ 0,8 procentoj de la tutmonde produktita elektro estis uzata por la interreto.[3]

Retpoŝto[redakti | redakti fonton]

Vidu la ĉefartikolon: Retpoŝto

Retpoŝto estas servo en komputilaj retoj, kiu ebligas sendi kaj ricevi leterojn (mesaĝojn). Nuntempe la plejparton de la retpoŝtaĵoj oni sendas trans la Interreto per protokoloj de la tipoj SMTP, POP3 kaj IMAP.

Ĉar Esperanto uzas ĉapelitajn literojn kaj multa retpoŝta programaro traktis tekston nur en formato ASCII aŭ ISO-8859-1 (Latin-1), surogata skribosistemo ankoraŭ iam necesas por skribi Esperantan tekston retpoŝte. En Esperanto, oni povas uzi la formojn de adjektivo ("reta") aŭ adverbo ("rete") mallongigante la vorton "(per/de) retpoŝto".

Kelkaj fruaj retpoŝtaj sistemoj postulis, ke kaj la sendanto kaj la ricevonto estu ene de interreto samtempe, same kiel por Tujmesaĝilo. Nuntempaj retpoŝtaj sistemoj estas bazitaj sur modelo de stokado kaj sendado. Tiele serviloj ricevas, akceptas, resendas, liveras, kaj stokadas mesaĝojn. Nek la uzantoj nek ties komputiloj estas postulitaj esti en reto samtempe; ili bezonas esti konektitaj nur dum mallonge, tipe por eniri en la servilo, nur tiom longe kiom necesas por sendi aŭ ricevi mesaĝojn. Historie, la termino elektronika poŝto estis uzata ĝenerale por ajn elektronika dokumento transmitita. Por ekzemplo, kelkaj verkistoj en la komenco de la 1970-aj jaroj uzis tiun terminon por aludi al transmitado de dokumentoj pere de faksiloj.[4][5] Kiel rezulto, malfacilas trovi la unuan citaĵon por la uzado de tiu termino kun la pli specifa signifo kiun ĝi havas nuntempe.

Tut-Tera Teksaĵo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo TTT.
Tiu komputilo NeXT Computer estis uzita de Tim Berners-Lee ĉe CERN kaj iĝis la unua TTT-servilo en la mondo.

La Tut-Tera Teksaĵo (TTT) estas unu el la multaj partoj de la Interreto, kaj post retpoŝto la due plej uzata parto. Ĝi estas sistemo de hipertekstaj dosieroj (aŭ paĝoj) interligitaj per la protokolo HTTP. Plej multaj TTT-paĝoj estas verkitaj en la hiperteksta markolingvo HTML aŭ ĝia nova versio XHTML. Iuj paĝoj kaj servoj uzas iun formon de XMLSGML. Ankaŭ alispecaj dokumentoj, kiel plata teksto, PDF, Word-dokumentoj k.s. povas esti alligitaj hipertekste en TTT. TTT-dokumentoj povas ankaŭ esti uzataj kiel alirmaniero al aliaj partoj de la Interreto, kiel ekzemple retpoŝto kaj FTP.

La Tut-Tera Teksaĵo estis lanĉita en marto 1989 kiel loka projekto de Tim Berners-Lee ĉe CERN en Ĝenevo en 1991. Ĝi estis planita kiel "universal linked information system" (universale ligita informosistemo).[6] Li planis tion kiel sistemo por informadmnistrado uzanta kelkajn konceptojn kaj teknologiojn, el kiuj la plej fundamentaj estis la konektojn kiuj ekzistas inter informado.[7][8][9] La unua propono estis verkita en 1989,[10] kaj laborsistemo estis plibonigita je la fino de 1990 inkludanta Tut-Ter-Teksaĵan serĉilon kaj HTTP servilon.[11]

Konektado al interreto[redakti | redakti fonton]

Kvanto da uzantoj de interreto laŭ landoj (datumoj plejparte de la jaroj 2002, 2003; por malmultaj landoj de la jaroj 2001, 2004.

La ebleco por la loĝantaro de iu ŝtato konektadi al interreto multe dependas de la grado de la ekonomia evoluo de tiu ŝtato.

La publikaj lokoj por uzado de Interreto povas esti bibliotekoj kaj interretaj kafejoj, kie komputiloj kun konekto al Interreto estas disponeblaj. Estas ankaŭ punktoj por aliro al Interreto en multaj publikaj lokoj, kiel ekzemplo ĉe atendejoj de flughavenoj, hoteloj, kafejoj kaj trinkejoj, foje nur por mallongdaŭra uzado. Oni uzas variajn terminojn por tiaj interretejoj, kiel "kiosko de Interreto", "terminalo de publika aliro" kaj "publikaj ret-telefonoj". Multaj hoteloj disponigas lastatempe terminalojn de publika uzado, kiuj ĝenerale estas dependaj de pagopostuloj por neklientoj, dum ili havigas ŝlosilojn kaj pasvortojn por vifia alireblo al klientoj. Tiuj terminaloj estas tre vizitataj kaj uzataj de klientoj ĉefe por urĝaj aferoj, ekzemple por rezervoj de enirbiletoj, bankaj operacioj, retaj pagoj ktp. Siaflanke Wi-Fi havigas sendratan aliron al la informoretoj, kaj tial, oni povas aliri al la propra Interreto. Tiuj servoj povas esti senpagaj por ĉiuj, nur por klientoj, aŭ de pago. Alirpunkto ne nepre estas limigita al preciza loko, tial tuta universitata kampuso aŭ parko, aŭ eĉ tuta urbo povas funkcii kiel alirejo al interreto.[12][13]

Reta kunsido[redakti | redakti fonton]

Reta kunsido aŭ interreta kunveno estas kiel "virtualaj" renkontiĝoj inter partoprenantoj, organizitaj kaj efektivigitaj per la Interreto kaj kiuj efektive povas esti lokitaj en tre malsamaj lokoj. Kaze de retkunsidoj, la labortablo de la moderiganto prenas la lokon de la reala kunsida tablo. Kontraste al la retkunsido, en kiu pluraj partoprenantoj kune havas dialogon, reta seminario (en: webinar) koncentriĝas sur la rolo de la preleganto (en principo "unu-al-multaj"). Retaj seminarioj estas ĉefe uzataj por interreta trejnado aŭ aliaj situacioj en kiuj parolanto prezentas informojn al granda nombro da partoprenantoj sen konstanta konsultado.

Socia efiko[redakti | redakti fonton]

Uzantoj de Interreto en 2016 kiel procento de la landa populacio.

Interreto faras fortan efikon sur la labora mondo, la distrado kaj la sciaro je tutmonda nivelo. Pere de la reto, milionoj da personoj havas facilan kaj tujtujan aliron al enorma kvanto etenda kaj diversa de informaro el la reto. Tiu nova amaskomunikilo sukcesis rompi la fizikajn barierojn inter malproksimaj regionoj, kvankam, tamen, la lingvo plue estas grava malfacilaĵo. Kvankam dekomence ĝi naskiĝis kiel unuflanka komunikilo celita al la homamasoj, ĝia evoluo en la nomita Web 2.0 ebligis la partoprenon de la nunaj elsendantoj-ricevantoj, kreante tial variajn kaj grandajn publikajn areojn kiel rekontiĝejoj en la cifereca spaco.

Kompare kun la tradiciaj enciklopedioj kaj bibliotekoj, interreto ebligis tujan kaj ekstreman decentralizadon de la informaro kaj de la datumoj. Kelkaj kompanioj kaj individuoj adoptis la uzadon de la retblogoj, kiujn oni uzas grandparte kiel ĝisdatigeblaj ĵurnaloj, jam en dekadenco post la alveno de la sociaj retoj. La aŭtomatigo de la datumbazoj kaj la eblo konverti ajnan komputilon en terminalo por aliri al ili, kondukis kiel konsekvenco la ciferecigon de diversaj demarŝoj, bankoperacijo kaj ajnatipaj konsultoj, kio ŝparas administraciajn kostojn kaj tempon de la uzanto. Kelkaj komercaj organizaĵoj kuraĝigas sian laboristaron aligi siajn areojn de specializado en siaj laborejoj, cele al espero por impresigi la vizitantojn per fakula sciaro kaj libera informado.[14]

Tio ebligis ankaŭ la kreadon de projektoj de utmonda kunlaborado en la kreado de libera programaro kaj de malferma kodo (FOSS), por ekzemplo: la Free Software Foundation per siaj iloj GNU kaj permesilo por libera enhavo, la kerno de operacia sistemo Linux, la Mozilla-Fondaĵo kun sia reta navigilo Firefox kaj ĝia posta servilo Thunderbird, la ofimatika aparataro Apache OpenOffice kaj la propra Fondaĵo Vikimedio.[15][16]

Interreto etendiĝis tutmonde, tamen malegale. Ĝi floris grandparte ĉe la hejmoj kaj entreprenoj de riĉaj landoj, dumm ĉe malriĉaj landoj kaj sektoroj oni disponas de malalta penetrado kaj averaĝa rapideco de Interreto. La malegaleco de alirado al tiu nova teknologio estas konta kiel "cifreca fendo", kio rezultas en pli malgrandaj oportunoj por aliri al sciaro, komunikado kaj transmitado de kulturo. Tamen laŭlonge de la jardekoj oni observas konstantan kreskon kaj en penetrado kaj en rapideco de Interreto, kaj en la volumeno de stokitaj datumoj kaj en la totala larĝo de bendo uzata en la interŝanĝo de informaro tage, kio pliboniĝas laŭgrade en ĉiuj landoj.

Filantropio[redakti | redakti fonton]

La reta volontularo estas la formo de volontularo kiu funkcias pere de Interreto. Tiu maniero por malproksima volontulado pliigas la kapablon de la organizoj por disvolvigo samtempe kun la havigo de spaco por ke multaj hmoj partoprenu en la disvolvigo, kio alimaniere ne eblus.[17] Unu de la ŝlosilaj aspektoj de la reta volontularo estas ĝia kapablo por plena inkludo. Ĉar la reta volontularo postulas nek kostojn nek vojaĝojn, ajna persono el ajna mondoregiono povas kunlabori por la paco kaj la disvolvigo.[18]

Distrado[redakti | redakti fonton]

Pli kaj pli interreto atingas amplekse la uzantaron plej ofte pere de distraj retaj dissendiloj.

Multaj uzantoj uzas Interreton por elŝuti muzikon, filmojn kaj aliajn distrajn, informajn aŭ ambaŭ samtempe verkojn. Estas fontoj kiuj postulas pagojn por ricevi uzrajton, aliaj postulas registradon aŭ akceptadon de uzado de propraj datumoj, dum aliaj estas senpagaj kaj senpostulaj, uzante servilojn centralizitajn kaj distribuitajn, nome la teknologiojn de samtavola komunikado. Aliaj uzantoj aliras al la reto por atingi novaĵojn aŭ aliajn informerojn el tradiciaj publikigaĵoj, same atingeblaj papere, kiel la tradiciaj gazetoj, aŭ el nur ciferecaj publikigaĵoj, same kiel por atingi la staton kaj prognozon de la vetero, staton de ŝoseoj ktp.

La tuja mesaĝeblo aŭ babilejo kaj la elektronika poŝto estas kelkaj de la servoj kies uzado estas plej etendita. Tre ofte la liverantoj de tiuj servoj proponas al siaj aliĝintoj aldonajn servojn kiel la kreadon de spacoj kaj publikaj profiloj kie la interretnavigantoj havas eblon alŝuti en la reto fotojn kaj personajn komentojn. Estas tutnivela debataro aktuala ĉu tiaj komuniksistemoj helpas aŭ malhelpas la kontaktojn de persono al persono inter homoj.[19]

En pli ĵusaj tempoj prosperis sociaj portoj kiel YouTube, Twitter, Facebook kaj TikTok, inter aliaj, kie la uzantoj povas havi aliron al enorma vario de filmetoj pri praktike ajna temo, inklude al multaj centoj da esperantaĵoj.

La pornografio okupas grandan parton de la trafiko en Interreto, estante ofte polemika aspekto de la reto pro la moralaj konsideroj kiujn ĝi povas okazigi, kaj speciale la kondiĉoj de homa ekspluatado kaj eĉ sklaveco kiuj ekzistas en kelkaj malmoralaj sektoroj de tiu agado. Aliflanke ĝi havigas foje gravan fonton de reklamado por aliaj retejoj aŭ kompanioj. Multaj registaroj malsukcesa klopodis kaj eĉ baraktis por restrikti la uzadon de ambaŭ industrioj en Interreto.

Minecraft estas fama ludo disponebla en Esperanto, kiu havas aktivan esperantistan komunumon.

Simila praktiko povas okazi en multaj sistemoj por vetludado (preskaŭ ĉiam kontraŭ pago), kio por uzantoj povas komenci kiel distrado, sed povas iĝi sistemo kiu ruinigas individuojn ĝis bankroto, dum iĝas enspezilon por nemoralaj entreprenoj. Delonge startis praktiko por ludi per videoludoj. Kaj lastatempe la sistemo por multludantaro konstituas same grandan parton de la distrado en Interreto.

Efiko en la cerbo[redakti | redakti fonton]

En 2008 la usona teknologo nome Nicholas Carr publikigis artikolon en kiu li asertis, ke Interreto estis damaĝanta la homan kapablon koncentriĝi kaj kritike pensi, kaj eĉ asertis, ke la Interreto ŝanĝos la strukturon de la cerbo kaj la manieron pensi ĉe la personoj. Fakuloj de diversaj kampoj ekde tiam ekrealigis studojn kaj elpensarojn pri la rilato inter la Reto kaj la kognaj kapabloj. Kelkaj koincidis kun Carr, sed aliaj kiel Clive Thompson malakceptis tiujn argumentojn, asertante, ke ĉiam, kiam aperas nova teknologio, okazas simila debato. Tiuj «teknooptimistoj» asertas, ke la Reto ne nur enpovigas la cerban lertecon, sed ke krome ebligas lerni pli kaj pli rapide, definitive, kio faras la personojn pli inteligentaj.[20]

Efiko en la socio[redakti | redakti fonton]

Estas intensa debato pri la efiko de Interreto en la socio. Unuflanke estas tiuj kiuj pensas, ke Interreto, favorante la interŝanĝon de informado, favoras same la disvolvigon de la civitana partopreno kaj de la demokratiigo. Tio estus la celo de la Agendo de Libereco de Interreto (en angla The Internet Freedom Agenda) de la Departemento de Ŝtato de Usono.[21] Tiun kredon apogas la nomitaj kiberutopiuloj, kiuj opinias, ke Interreto estas per si mem liberiga.[22] Aliflanke, aliaj kiel por ekzemplo Evgenij Morozov, pensas, ke Interreto faciligas la amasan gvatadon, la politikan subpremadon kaj la ekspansion de propagando naciisma kaj ekstremisma.[23]

Informofonto[redakti | redakti fonton]

Gazetkonferenco tuj atingas la informitaron pere de la retaj dissendiloj.

En 2009, studo farita en Usono indikis, ke ĉirkaŭ 56 % de 3 030 usonaj plenkreskuloj intervjuitaj per reta sondenketo montris, ke en okazo de nepra elekto de unusola informofonto, elektos Interreton, dum nur ĉirkaŭ 21 % preferos televidon kaj gazetaro kaj radio estos la elekto de nur ĉirkaŭ 10 % de la enketitoj. Tiu studo metis la ciferecajn rimedojn en privilegian pozicion rilate al la serĉado de informado, kio montras pliiĝon de la fidindeco en tiaj rimedoj.[24][25] Kompreneble la evoluo de politiko kaj sociaj aferoj en Usono mem dum du jardekoj povis ŝanĝi la rezultojn de tiu enketo, dum eĉ eksterlande la ciferoj povas multe varii depende de la politikaj, ekonomiaj, kaj sociaj kondiĉoj de la diversaj landoj, kaj eĉ de regionoj.

Laboro[redakti | redakti fonton]

Je la apero de la grandrapida konektado disponebla al la publiko, Interreto estis tute ŝanĝinta la manieron labori de kelkaj personoj, profesioj kaj sektoroj, ĉar ili nun povas fari iton el siaj respektivaj hejmoj. Interreto ebligis, ke tiuj personoj disponu de plej granda fleksebleco laŭ horaroj kaj laborloko, kontraŭ la tradicia labortago, kiu kutime okupas la matenon kaj parton de la vespero, por kio la dungitoj devas translokiĝi foje pene al la laborloko. Kompreneble tio postulas interkonsenton kun la koncernaj entreprenistoj, dungantoj, institucioj ktp. Tiukadre sperta kontisto el unu lando povas eĉ revizii la kontolibrojn de difinita kompanio el alia lando, pere de servilo eĉ el tria lando, bontenita demalproksime fare de fakuloj el kvara lando.

La Kronvirusa malsano de 2019 devigis milionojn da laboristoj de la tuta mondo ĉefe dum la jaro 2020 foresti de siaj kutimaj laborlokoj, kaj multaj miloj el ili esploris interkonsente kun siaj dungintoj, aŭ eĉ sendepende por aŭtonomaj laboristoj, la eblojn fari saman aŭ similan laboron el siaj hejmoj. Tiu sistemo, nomita "dedistanca laboro" aŭ "hejmlaboro", iĝis kutimo, kio malfermis novajn sistemojn labori.

Interreto kaj ĉefe la blogoj havigis al laboristoj forumon en kiu esprimi siajn opiniojn pri siaj laboroj, ĉefoj kaj kolegoj, kreante amasan kvanton de informado kaj de datumoj pri la laboro kiu estas kolektita ekzemple fare de la kolegio de advokatoj de Harvard.

Interreto promociis la fenomenon de la tutmondiĝo kaj kun la nomita demateriigo de la ekonomio, ĝi rezultis en la nasko de la nomita Nova Ekonomio, karakterizita per la uzado de la reto en ĉiuj procezoj de pliigo de valoro de la entrepreno.

Reklamado[redakti | redakti fonton]

Afiŝo kontraŭ-spamo.

Interreto iĝis la rimedo plej facile mezurebla kaj de plej alta kresko en la historio, krom rimedo per kiu multaj personoj konektas laŭ preskaŭ tuja maniero. Aktuale ekzistas multaj entreprenoj, kiuj enspezas monon el la reklamado farita en Interreto. Krome, estas multaj avantaĝoj kiujn la interagada reklamado havigas kaj por la uzanto kaj por la anoncantoj.

Lastatempe, la diversaj entreprenoj kaj elsendantoj per Interreto profitas la akceptojn fare de la uzantoj por la informoj, fotoj, filmoj, muziko, ktp. Tiel la uzantoj ricevas, nepetinte ĝin, reklamadon, kiu siavice profitas de la preferoj montritaj de la uzantoj por sendi precize personiigitan reklamadon, kiu povas esti utila por la elsendintoj. Tio rezultas en konsekvencoj, kiel nedezirata altrudado, persona spionado, enorma montrafiko ktp. Parto de tiu trudata reklamado estas farita pere de la sistemo nomita spamo.

Cenzuro[redakti | redakti fonton]

Estas ege malfacile, se ne maleble, establi kontrolon centralizitan kaj tutmondan (universalan) de Interreto. Kelkaj registaroj, de landoj kiaj Irano, Sauda Arabio, Nord-Koreio kaj Ĉinio, limigas la eblojn ke uzantoj de ties landoj povas aliri al difinitaj enhavoj de Interreto, ĉefe politikaj kaj religiaj, konsideritaj kontraŭaj al ties kriterioj. La cenzuron oni faras foje pere de filtroj kontrolitaj de la registaro, apogitaj sur leĝoj aŭ kulturaj tialoj, eĉ punante la propagadon de tiuj enhavoj. Tamen multaj uzantoj de Interreto povas ŝteleviti tiujn filtrojn, ĉar la plimulto de la enhavo de Interreto estas disponebla en la tuta mondo, senprobleme pri kie oni estas, kondiĉe ke oni havas la lertecon, kapablon kaj necesajn teknikajn rimedojn.[26]

Ĉinlingva kaj anglalingva simpligita topologio de la ĉina fajroŝirmilo.

Alia eblo, kiel ĉe la kazo de la cenzuro de Interreto en Ĉinio, estas ke tiun tipon de politikaj decidoj oni kombinas kun la memcenzuro de la propraj entreprenoj liverantaj de servoj de Interreto, nome la entreprenoj egalaj al telefonaj entreprenoj (havigantaj de servoj de Interreto), por tiel alĝustigi al la postuloj de la registaro de la ricevanta lando.[27]

Sed tamen, kelkaj serĉiloj kiel Google faris la decidon minaci la registaron de Ĉinio per la retiro de siaj servoj en tiu lando, se oni ne abolas la cenzuron en Interreto. Tamen poste ili asertis, ke ili ne plenumos tiun decidon.[28]

Por eviti ajnan tipon de cenzuro aŭ trudado en la uzado de Interreto, oni disvolvis multajn teknologiojn kaj ilojn. Inter ili menciindas unuflanke la teknikojn kaj kriptografiajn ilojn kaj aliflanke la teknologiojn enkadritajn en la nomita Darknet (malhela reto). La Darknet estas kolekto de retoj kaj teknologiojn kiuj celas la atingon de totala anonimeco de la komunikantoj, Kreante tiel zonon de totala libereco. Kvankam aktuale oni ne konsideras kutime, ke oni atingu totalan anonimecon, sed ja oni atingas gravan plibonigon en la privateco de la uzantoj. Tiu tipo de retoj estis uzita intense, por ekzemplo, en la okazaĵoj de la Araba Printempo kaj en la tuta maŝinaro de WikiLeaks por la publikigo de sekreta aŭ diskreta informaro. La teknologioj de la Darknet estas perfektiĝantaj kaj pliboniĝantaj ĉe siaj servoj.[29]

Por lukti kontraŭ la cenzuro en Interreto, RSF decidis deblokigi naŭ informajn retejojn cenzuritajn en dek unu landoj, tio estas, ebligis aliron al ili el la teritorioj en kiuj ili estis malpermesitaj: Grani.ru, blokita en Rusio; Fregananews, cenzurita en Kazaĥio, Uzbekio kaj Turkmenio; The Tíbet Post kaj Mingjing News, malpermesitaj en Ĉinio; Dan Lam Bao, blokita en Vietnamio; Hablemos Press, cenzurita en Kubo; Gooya News, blokita en Irano; Gulf Center for Human Rights, cenzurita en Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj en Sauda Arabio, kaj Bahrain Mirror, malpermesita en Barejno kaj en Sauda Arabio.

Esperanto kaj interreto[redakti | redakti fonton]

Notoj de Pasquale Zapelli kiel aliri la UEA-retpoŝton, februare 1992

La unua Esperanto-asocio kun retadreso estis supozeble UEA, kiu komence eksperimentis kaj ekde aprilo 1992 pagis al universitato de Roterdamo por spaco kaj adreso: uea@wammers.erc.eur.nl. Komence oficisto Pasquale Zapelli kontrolis unufoje ĉiusemajne, kaj maksimume du mesaĝoj venis. Nur en la Jarlibro de 1995, UEA unuafoje tiel diskonigis sian tiaman retadreson, uea@inter.nl.net.

Ekde sia formiĝo en 1999, la organizo E@I (origine "Esperanto@Interreto") estas la plej aktiva esperanto-organizo en la interreto.

Uzado de Interreto por konstati la uzadon de esperantaj vortoj[redakti | redakti fonton]

Sten Johansson en sia eseo Uzi interreton kiel tekstaron por lingvaj esploroj [2005][30] klarigas kiel li uzis interretajn rimedojn, ĉefe serĉilojn kaj la disponeblon de la Tekstaro de Esperanto (versioj kaj de antaŭ kaj de malantaŭ 1940) por studi kiuj vortoj, kombinoj kaj gramatikaj formoj estas uzataj, kaj laŭ kiu ofteco. La eseisto komparas la rezultojn de serĉiloj en 2002 kaj 2004. Antaŭ ĉio la aŭtoro avertas pri dek limigoj kiuj relativigas la trovitajn rezultojn, inter kiuj neceso trovi verajn esperantlingvajn tekstojn, nombro de retejoj anstataŭ veraj aperintaj vortoj, konsisto de interretanoj kiel aparta homgrupo, malatento pri sencoj, malatentindaj kvantoj de mencioj neindaj, konfuzoj pri supersignitaj literoj. Krom precizaj ekzemploj, li dediĉas partan atenton al klasikaj diskutoj. Ekzemple pri la nomitaj mal-vortoj, li konkludas ke inter "venkintaj" kazoj estus humida kontraŭ malseketa, stulta kontraŭ malsaĝa kaj ĉefa malsprita, kvereli kontraŭ malpaci, strikta kontraŭ malvasta, dum inter nesukcesintaj estus povra super kiu ankoraŭ hegemonias malriĉa aŭ eĉ kompatinda, leĝera super kiu ankoraŭ hegemonias malpeza, frida super kiu ankoraŭ hegemonias malvarma, aŭ olda super kiu ankoraŭ hegemonias maljuna kaj malnova. Pri la polemiko inter landnomoj, la komparo inter diversaj epokoj konfirmas la venkon de landonomoj kun finaĵo -io super finaĵo -ujo (ĉiam en la interreta etoso kaj ne nepre en aliaj), la partikularan venkon de Barato super Hindio, kaj la retenon de la finaĵo -ujo ĉe Esperantujo kaj ĉe antikvaj landoj kiaj Egiptujo antaŭ Egipto por la nuna ŝtato, aŭ Ĉinujo antaŭ Ĉinio. Pri la litero ĥo la komparoj faritaj en 2004 konstatas, ke ĝi pluhegemonias nur en kelkaj vortoj kiaj Ĥarkovo, monaĥejo, ĥimerojaĥto kontraŭ la respektivaj korespondoj kun litero ko, dum tiuj klare venkas en kirurgo, kameleono, mekanika, kemio, arkaika, anarkio, tekniko kaj ĉefe arkitekturo kun 90 %; same ankaŭ en la Tekstaro hegemoniis monaĥejo kaj ĥaoso, dum ankaŭ tekniko. Pri la elekto inter kiel kaj kiom por indiki gradon, oni konstatas ke ĉe "adjektivoj kaj adverboj mezureblaj oni pli ofte uzas tiom. Ĉe la vortoj multe kaj malmulte oni eĉ preferas tiom. Ĉe nemezureblaj ecoj kiel bela, bona kaj feliĉa oni plej ofte preferas esprimi gradon per tiel."[31] El la falsaj korelativoj formitaj el radiko ali- oni konstatas ke nur estas iomete uzata alies, kiu relative malkreskas. Oni konstatas malgrandan uzon de vorto gepatro en singularo, de finaĵo -ika anstataŭ -a ĉefe ĉe ekzotika aŭ erotika kaj nedisputeble ĉe mekanika, de finaĵo -acio anstataŭ -o ĉefe en civilizacio aŭ konversacio, sed ne en inaŭguro. Oni konfirmas ankaŭ la finan venkon de modernaj vortoj kiaj komputilo, aidoso, retpoŝto, poŝtelefono, hamburgero, fritoj, kolaoĝinzo.

Samtempa uzo de interreto kaj televido[redakti | redakti fonton]

Intertempe pli kaj pli da eŭropanoj uzas televidon kaj interreton samtempe. Esploro de la komenco de 2010 de EIAA Mediascope Studie evidentigis, ke jam 70 procentoj de televidspektantoj samtempe uzas interreton. 75 procentoj de britoj kaj danoj, 73 procentoj de germanoj kaj 71 procentoj de belgoj uzas almenaŭ unufoje semajne ambaŭ. La pridemandado montris ankaŭ, ke ĉiu dua persono post kontakto kun televida reklamo, poste serĉas informojn rilatajn en interreto.[32]

Multaj homoj uzas samtempe televidon kaj interreton, ankaŭ se temas pri ne atentopostula afero en almenaŭ unu el la du komunikiloj. Ekzemple, oni povas aŭskulti muzikon per unu rimedo, dum oni laboras aŭ oni atentas per la alia. Por vikipediistoj, tiu kutimo povas helpi la kreadon aŭ plibonigon de artikoloj, se temas pri ne speciala atentopostula traduko kaj nur pri aŭtomataj taskoj. Tial oni povas kunlabori en Vikipedio, dum oni ŝtelrigardas filmon, aŭskultas muzikon, flanke vidas sporton ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Internet Grund für hohen Stromverbrauch, WinFuture.de, Benedikt Ziegenfuss, 27-an de januaro 2003
  2. Schadet Surfen dem Klima?, WDR.de, Jörg Schieb, 19-an de februaro 2007
  3. U.S. servers slurp more power than Mississippi, c|net news.com, Stephen Shankland, 14-an de februaro 2007. Arkivita el la originalo je 2012-05-29. Alirita 2012-05-29.
  4. Ron Brown, Fax invades the mail market, New Scientist[rompita ligilo], Vol. 56, No. 817 (Oct., 26, 1972), pages 218–221.
  5. Herbert P. Luckett, What's News: Electronic-mail delivery gets started, Popular Science, Vol. 202, No. 3 (Marto 1973); paĝo 85
  6. Berners-Lee, Tim. "Information Management: A Proposal". w3.org. The World Wide Web Consortium. Alirira la 12an de Februaro 2022.
  7. (1992) “World-Wide Web: The Information Universe”, Electron. Netw. Res. Appl. Policy (en) 2, p. 52–58. doi:10.1108/eb047254. 
  8. Quittner, Joshua, "Network Designer Tim Berners-Lee", Time Magazine, 29-a de marto 1999. Arkivigite je 2007-08-15 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-10-16. Alirita 2023-02-06.
  9. McPherson, Stephanie Sammartino. (2009) Tim Berners-Lee: Inventor of the World Wide Web. Twenty-First Century Books. ISBN 978-0-8225-7273-2.
  10. Berners-Lee, Tim. "Information Management: A Proposal". w3.org. The World Wide Web Consortium. Alirita la 12an de Februaro 2022.
  11. W3 (1991) Re: Qualifiers on Hypertext links
  12. Walter Willinger, Ramesh Govindan, Sugih Jamin, Vern Paxson, kaj Scott Shenker (2002). «Scaling phenomena in the Internet.» En Proceedings of the National Academy of Sciences, 99, supl. 1, 2573-2580.
  13. Jesdanun, Anick (16a de aprilo 2007). «Internet Makeover? Some argue it's time». Seattletimes.nwsource.com. Konsultita la 8an de aŭgusto 2011.
  14. EUMED Habla sobre bibliotecas y enciclopedias virtuales (Konsultita la 14an de aŭgusto 2012)
  15. Información sobre el Internet y la sociedad. (el Retarkivo 20120508065139) Consultado el 14 de agosto de 2012.
  16. Noticias de UNAM. Konsultita la 14an de aŭgusto 2012.
  17. Unuiĝintaj Nacioj (2011). State of the World’s Volunteerism Report 2011. Unuiĝintaj Nacioj. ISBN 9211012465.
  18. Desde el servicio (el Retarkivo 20150627151329). Bulteno de la servo reta volontularo. Majo, 2010.
  19. DVDCano. «¿Las redes sociales aislan o comunican?». Arkivita el originalo la 6an de oktobro 2014. Konsultita la 30an de septembro 2014.
  20. «Internet, més superficials o més llestos?». CCCB LAB (en ca-ES). 29a de decembro 2013. Konsultita la 24an de decembro 2019.
  21. Compelled to control. Conflicting visions of the future of cyberspace. Dave Clemente. Special Report. Australian Strategic Policy Institute. Oktobro de 2013
  22. The Net Delusion: How Not to Liberate the World by Evgeny Morozov – review. The Guardian. Tom Chatfield. 9 de Januaro 2011
  23. Morozov, Evgeny (Januaro 2011). «Freedom.gov». Foreign Policy (en angla). Arkivita el la originalo la 13an de septembro 2011. Konsultita la 23an de septembro 2011.
  24. «Internet es la fuente de información más popular: estudio.» (el Retarkivo 20090805103807) Reuters (17-6-2009). Konsultita la 19an de junio 2009.
  25. Corrected Version, News Sources Top All Other Outlets.» Zogby International (15-6-2009). Konsultita la 19an de junio 2009.
  26. ¿Censura en Internet?
  27. «II. How Censorship Works in China: A Brief Overview». Human Rights Watch. Konsultita la 20an de februaro 2008.
  28. «II.Google amenaza con cerrar su buscador en China». El País. Konsultita la 13an de januaro 2010.
  29. 10 formas de censura de Internet en regímenes sin libertades. Periodismo Ciudadano. Alirita 31a de marto 2016.
  30. Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj, Diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN: 9789290171232. 271 paĝoj. Paĝoj 221-241
  31. Paĝo 235.
  32. wuv.de. Arkivita el la originalo je 2010-11-23. Alirita 2010-09-08.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Yves Nevelsteen, Komputeko, prikomputila terminokolekto, Espero por E@i, Partizanske, Slovakio, 2008

Alilingve[redakti | redakti fonton]

  • Abbate, Janet (1999). Inventing the Internet. Cambridge, Massachusetts: MIT Press. ISBN 978-0-262-01172-3.
  • Castells, Manuel: La galaxia Internet – Reflexiones sobre Internet, empresa y sociedad. Barcelona (Plaza & Janés), 2001.
  • Feenberg, A.: The Internet as network, world, co-construction, and mode of governance. The Information Society, 2019.
  • Matthias Röhr: Der lange Weg zum Internet. Computer als Kommunikationsmedien zwischen Gegenkultur und Industriepolitik in den 1970er/1980er Jahren, transcript, Bielefeld 2021, ISBN 978-3-8376-5930-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

La sekvaj eksteraj ligiloj ligas al listoj, kiuj donas ampleksan superrigardon pri la plejmulto de esperantlingvaj retejoj en la hodiaŭa interreto.