Irén Ágay
Aspekto
Irén Ágay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Ágai Irén |
Naskiĝo | la 23-an de februaro 1912 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 3-an de septembro 1950 en Holivudo (Kalifornio, Usono) |
Mortokialo | Arteria hipertensio |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | István Székely |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Irén Ágay [Agai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ágay Irén estis hungara aktoro. Ŝia origina familia nomo estis Ágai, ŝia nomo eksterlande estis Agay. Ŝia edzo estis István Székely (reĝisoro).
Irén Ágai [1] naskiĝis la 23-an de februaro 1912 en Budapeŝto, ŝi mortis la 3-an de septembro 1950 en Holivudo (Kalifornio, Usono).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Irén Ágay akiris diplomon en Teatra Akademio en 1931. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Gaja Teatro, ekde 1935 al alia ĉefurba teatro. Intertempe en 1933 ŝi edziniĝis kaj ofte ŝi ricevis rolojn ankaŭ en filmoj. En 1938 la geedza paro migris al Usono, kie ŝi mortis frue pro hipertonio.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- Alexandre Dumas (filo): La dame aux camélias - Nichette (1933)
- George Bernard Shaw: Ceasar kaj Cleopatra - ina ĉefrolo (1933)
Elektitaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Iza néni (1933)
- Sanders of the River (1935; angla filmo)
- Két fogoly (1938)
- The Fabulous Suzanne (1946; usona filmo)
- Stronghold (1951; meksika-usona filmo) - Carlota