Iréneusz Juvancz (1910-1982)
Iréneusz Juvancz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de decembro 1910 en Budapeŝto |
Morto | 22-an de julio 1982 (71-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Patro | Iréneusz Juvancz (1882-1950) ![]() |
Okupo | |
Okupo | kuracisto ![]() |
Iréneusz Juvancz [irEneus juvanc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Juvancz Iréneusz, estis hungara kuracisto, internisto, biometriisto kaj profesoro. Lia patro estis la samnoma Iréneusz Juvancz (1882).
Iréneusz Juvancz [1] naskiĝis la 10-an de decembro 1910 en Budapeŝto. Li mortis la 22-an de julio 1982 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Iréneusz Juvancz akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1935, plian fakdiplomon pri internaj malsanoj en 1940. Inter 1936-1949 li laboris-instruis en la universitata kliniko de Budapeŝto, krome li havis postenon en la ministerio pri sano inter 1944-1953. En la studjaro 1948 li plulernis helpe de stipendio en Londono kaj Oksfordo. Inter 1953-1982 li laboris en instituto. Li kandidatiĝis en 1960. Li estis pioniro de la hungara biometrio, en 1955 li ricevis premion.
En 1939 li edziĝis, baldaŭ li havis 3 filojn.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Basedow-kóros és hyperthyreoticus nők alkatának jellemző méreteiről (1939)
- Lueses haemolyticus anaemia (1943)
- Az orvosi statisztika kérdései (1949)
- A matematikai statisztika alkalmazása (1955)
- Contribution to the Problem of Statistical Results and Scientific Inference (1959)
- Index-tulajdonságok szerepe az orvosi biológiai kutatásban (1965)
- Biometriai jegyzet az Orvostovábbképző Intézetben tartott tanfolyamok hallgatói számára (1974, 1977) - studenta lernolibro
- Orvosi biometria (1982) - studenta lernolibro