Irena Degutienė
Irena DEGUTIENĖ | |||||
---|---|---|---|---|---|
Irena Degutienė
| |||||
Persona informo | |||||
Irena Degutienė | |||||
Naskiĝo | 1-a de junio 1949 en Šiauliai, Litovio | ||||
Lingvoj | litova vd | ||||
Ŝtataneco | Litovio vd | ||||
Alma mater | Vilna Universitato | ||||
Partio | Unio de Patrio – Litovaj Kristanoj Demokratoj | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
Dum | la 17-an de septembro 2009 – | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Irena DEGUTIENĖ (naskiĝis la 1-an de junio 1949 en Šiauliai) estas kuracistino, politika kaj socia agantino de Litovio, prezidanto de parlamento (Sejmo) de Litovia Respubliko.
Vivo
[redakti | redakti fonton]I. Degutienė dum 1968-1974 studis en Medicina fakultato de Vilna Universitato kaj akiris specialecon de kuracisto. Ŝi laboris kiel kuracisto terapeŭto en Kotona Kombinato en Alytus (1974–1976). Dum 1976–1994 I. Degutienė laboris kiel anestezisto-reanimatologo, estro de Gastroenterologia fako, anstataŭantino de supera kuracisto, supera kuracisto en Vilna Universitata malsanulejo Raudonasis Kryžius (Ruĝa kruco). Dum 1994–1996 ŝi estis sekretariino de Ministerio pri Sanprotektado.
Politika agado
[redakti | redakti fonton]- Membro de Sejmo de Litova Respubliko (ekde 1996)
- Ministro pri Sociala Protektado kaj Laboro (1996–2000)
- Membro de Komitato pri Socialaj Aferoj kaj Laboro (1996–2000, ekde 2004)
- Vicprezidanto de Komitato pri Socialaj Aferoj kaj Laboro (2000-2004)
- Provizora ĉefministro (majo-junio kaj oktobro-novembro 1999)
- La unua vicprezidanto de Sejmo (2008-2009)
- Prezidanto de Sejmo (ekde la 17-a de septembro 2009)
I. Degutienė estas vicprezidanto de partio Unio de Patrio – Kristanoj Demokratoj de Litovio[1] (ekde 1994), membro de prezidio de la partio.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- paĝo de Irena Degutienė en Sejma TTT-ejo
- Persona TTT-ejo de Irena Degutienė Arkivigite je 2009-09-18 per la retarkivo Wayback Machine
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Oficiala plena nomo estas: Unio de Patrio – Litovaj Kristanoj Demokratoj (konservativuloj, politikaj prizonuloj kaj ekzilintoj, nacianoj) (ekde 17-a de majo 2008). La partio en diversaj periodoj nomiĝis: Unio de Patrio (konservativuloj, politikaj prizonuloj kaj ekzilintoj, kristanaj demokratoj) (2004-2008), Unio de Patrio (litovaj konservativuloj) (ĝis 2004).