Saltu al enhavo

Irena Veisaite

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Irena Veisaite
Persona informo
Naskiĝo 9-an de februaro 1928 (1928-02-09)
en Kaŭno
Morto 11-an de decembro 2020 (2020-12-11) (92-jaraĝa)
en Vilno
Mortokialo COVID-19 Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj litova
Ŝtataneco Litovio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Moskva Ŝtata Universitato
Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Grigori Kromanov (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo universitata instruisto
teatrologo
teatra kritikisto
literatursciencisto
verkisto
man of letters (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Irena Izidorovna Veisaite (litove Irena Veisaitė, naskiĝis la 9-an de januaro 1928 en Kaŭno, mortis la 11-an de decembro 2020 en Vilno[1]) estis sovetia kaj litova verkistino, profesoro, recenzistino kaj kritikistino pri okcidenteŭropa literaturo kaj teatra historio.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en Kaŭno en juda familio. En 1934-1941 ŝi studis en la jida ĉe la gimnazio Sholom Aleichem en Kaunas. Dum 2-a Mondmilito, ŝi perdis siajn gepatrojn en la Kaŭna geto. Ŝia patrino sukcesis transdoni ŝin al litova familio, kiu ŝirmis ŝin ĝis la eniro de la Ruĝa Armeo.

En 1947 ŝi studentiĝis ĉe Vilna Mezlernejo nomita laŭ Salomea Neris. En 1953 ŝi diplomiĝis ĉe Moskva Ŝtata Universitato, kie ŝi studis germanan lingvon kaj literaturon. En 1963, en la Ŝtata universitato de Leningrado ŝi defendis sian disertaĵon por la grado de kandidato de filologiaj sciencoj ("La malfrua kantoteksto de Heine: "Romansero").

En 1953-1997 ŝi instruis okcidenteŭropan literaturon, germann literaturon kaj la historion de teatro de la 20-a jarcento ĉe la Vilna Pedagogia Instituto (transformita en 1992 en la Vilna Pedagogia Universitato). Ekde 1965 lektoro; en 1999 ŝi ricevis la titolon de honora profesoro en Vilna Pedagogia Universitato.

Ekde 1963-1964 ŝi estas konata kiel teatra kritikisto.

Krom ŝia denaska lingvo (jido) kaj la litova, ŝi legis kaj parolis la rusan, la germanan, la anglan, parte la polan, la francan kaj la estonan.

Sciencaj agadoj

[redakti | redakti fonton]

Ŝi publikigis pli ol 200 artikolojn en la gazetaro de Litovio kaj aliaj landoj, kompilis plurajn librojn kaj estis kunaŭtoro de lernejaj lernolibroj.

Sociaj agadoj

[redakti | redakti fonton]

En 1990, kune kun profesoro Ceslovas Kudaba, ŝi kunfondis la Fondumo Malfermita Litovio (litove: Atviros Lietuvos Fondas). Ĝis 1993, ŝi estis vicprezidanto de la estraro de la Atviros Lietuvos Fondas (Fondumo Malfermita Litovio), kaj de 1993 ĝis 2000 ĝia prezidanto. Estinte aliancano de George Soros[2] kaj elstara publika figuro en Litovio, Veisaite estis membro de la estraro de la Open Society Institute (Budapeŝto) kaj aliaj internaciaj neregistaraj organizaĵoj, membro de la kuratorio de la Kultura Centro Thomas Mann en Nida, membro de la Litova Nacia Komitato por Unesko, la Artkonsilio de la Ministerio de Kulturo de Litovio.

Premioj kaj honoraj titoloj

[redakti | redakti fonton]
  • 1995 - Oficiro de la Ordeno de la Grandduko de Litovio Gediminas .
  • 2006 - Medalo Barbara Radziwill por servoj en la kampo de kulturo kaj edukado.
  • 2008 - Honora insigno de la Ministerio pri Scienco kaj Edukado de Litovio.
  • 2012 - Goethe-medalo por agadoj en litova-germana kultura interŝanĝo kaj civita kuraĝo.
  • 2015 - Premio de la Registaro de Litovio en la kampo de kulturo kaj arto.
  • 2018 - Granda Oficiro de la Merito-Ordo por Litovio
  • 2020 - Komandanto de la Merito-Ordo de la Federacia Respubliko Germanio pro ŝia kontribuo al la kultura kunlaboro inter Germanio kaj Litovio.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Irena Veisaitė: Gyvenimas turėtų būti skaidrus (Irena Veisaitė: La vivo estu travidebla) estis tradukita al la rusa, pola, angla kaj germana kaj eldonita en 2016 de la historiisto Aurim Švedas kaj I. Veisaitė

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (de) Litauische Intellektuelle Irena Veisaite gestorben. En: Deutschlandfunk Kultur, la 12-an de decembro 2020, arkivite de la originalo, la 13-an de aprilo 2021; alirite la 21-an de decembro 2023.
  2. (ukraina) Сергей Лозница произнес во Франции речь против бойкота русской культуры (Sergej Loznica faris paroladon en Francio kontraŭ la bojkoto de la rusa kulturo), svoboda.org, la 21-an de majo 2022. Arkivita de la originalo per la Wayback maŝino, la 21-an de majo 2022 .