Irma Alszeghy
Aspekto
Irma Alszeghy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de februaro 1864 en Peŝto |
Morto | 8-an de marto 1945 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 47/1-1-11 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Imre Császár |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Irma Alszeghy [alsegi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Alszeghy Irma estis hungara aktoro. Ŝia edzo estis Imre Császár, post la geedziĝo ŝi prenis la nomojn (laŭ hungara sistemo) Cs. Alszeghy Irma aŭ Császárné Alszeghy Irma.
Irma Alszeghy [1] naskiĝis la 26-an de februaro 1864 en Pest (urbo), ŝi mortis la 8-an de marto 1945 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Irma Alszeghy aĝis 4, kiam ŝi ricevis rolojn en teatro, ŝi aĝis 14, kiam frekventis Teatran Akademion. En 1884 ŝi membriĝis en Nacia Teatro (Budapeŝto). En 1918 ŝi ricevis la titolon eterna membro de la Nacia Teatro. En 1924 ŝi pensiuliĝis, tamen kelkfoje ŝi ludis en pli malgrandaj teatroj. Ŝi flegis sian edzon 2 jardekojn.
Elektitaj roloj
[redakti | redakti fonton]- József Katona: Bánk Bán - Melinda
- William Shakespeare: Somermeznokta sonĝo - Helena
- Jean Racine: Britannicus - Junia
- Géza Gárdonyi: A Bor - Barancsné
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun 2 fotoj Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine