Irma Barsy
Etoso
Irma Barsy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de oktobro 1897 en Veszprém |
Morto | 20-an de januaro 1991 (93-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | verkisto |
Irma Barsy [barŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Barsy Irma estis hungara verkisto, oficisto. Ŝia origina familia nomo estis Kail, ŝiaj geedziĝaj nomoj estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Barsy Árpádné aŭ Barsiné Keil Irma.
Irma Barsy[1] naskiĝis la 6-an de oktobro 1897 en Veszprém (urbo), ŝi mortis la 20-an de januaro 1991 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Irma Barsy maturiĝis en mezlernejo en Budapeŝto en 1916, sed jam en 1914 ŝia debuta poemo jam aperis. Pro financaj problemoj ŝi ne lernis plu, ŝi estis oficisto en banko inter 1916-1924. Iam ŝi finis bibliotekistan kurson en la universitato kaj ŝi laboris en bibliotekoj.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Jaj a könnyezőnek. (1923)
- Sárgarigó-penzió. (romano, 1941)
- Emberek a Viola-utcában. (romano, 1942)
- Ne mondjátok meg Bandinak! (romano, 1943)
- Csúnya lány állást keres. (romano, 1944)
- Budapesti ostromnapló (membiografia romano, 2016)