Irma Rotter
Aspekto
Irma Rotter | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Rotter Irma |
Naskiĝo | 1841 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 16-an de aprilo 1913 en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Mortokialo | Cerba sangado |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 18/1-1-23 |
Familio | |
Edz(in)o | Lajos Peterdy (en) |
Okupo | |
Okupo | baleta dancisto |
Irma Rotter, laŭ hungarlingve kutima nomordo Rotter Irma estis hungara baletisto, de:primaballerina. Ŝia persona nomvarianto estis Mari, ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Peterdy Lajosné.
Irma Rotter[1] naskiĝis en 1841 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Košice en Slovakio), ŝi mortis la 16-an de aprilo 1913 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Irma Rotter prezentis sukcesan dancon jam en sia aĝo 6 en sia naskiĝurbo, iom poste ŝi estis edukita en baleta branĉo de Nacia Teatro de Pest. Ŝia majstro estis Federico Campilli. Ŝi debutis en la teatro en 1856. Inter 1865-1869 ŝi dancis en Vieno, poste ŝi revenis al la Nacia Teatro, kie ŝi adiaŭis de la scenejo en 1879. Ŝi edziniĝis en 1885.
Ŝiaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Adolphe Adam–Frederico Campilli: Giselle – titolrolo; Myrtha
- Daniel-François-Esprit Auber: La mutulino de Portici – Fenella
- Léo Delibes: Sylvia – titolrolo
- Léo Delibes–Frederico Campilli: Coppélia – Swanilda
- Franz Doppler-Frederico Campilli: A szerelmes ördög –
- Jean Schneitzhoeffer: A szilfid – Effie
- Matthias Strebinger–Pasquale Borri: Farsangi kalandok – Fifine
- Giuseppe Verdi–Frederico Campilli: Les vêpres siciliennes – Printempo
- Frederico Campilli: Peregrina – blanka perlo