Irnerio de Bolonjo
Irnerius Bononiensis (1060-1125) | ||
---|---|---|
Bildo de Irnerio el Bolonjo, pentrita de Luigi Serra (1846–1888).
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1060 en Bolonjo, Italio | |
Morto | 1125 en Bolonjo, Italio | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio vd | |
Alma mater | Universitato de Bolonjo | |
Profesio | ||
Okupo | juristo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Irnerio de Bolonjo estis itala juristo, glosisto, ambasadoro, kunfondinto de la Universitato de Bolonjo kaj profesoro pri "Corpus iuris civilis". Kelkaj historiistoj asertas ke Irnerio havis germanajn devenojn kaj aktivis en la imperia kortego de Henriko la 4-a.
Vivo
[redakti | redakti fonton]En 1113, li estis serve de Matilda de Kanossa, grafino de Toskanio kaj subtenantino de la papaj demandoj dum la Investitura konflikto. Matilda estis verŝajne malantaŭ lia intereso pri romia juro kaj la kompilado de kritika eldono de la Justinianaj tekstoj.
Kiel raportis Odofredus (mortis la 3-an de decembro 1265), fama bolonja juristo de la 13-a jarcento, Irnerius estis instruisto de liberalaj artoj (Trivio) antaŭ ol koncentriĝi ekskluzive pri instruado de juro, iĝante, laŭ vortoj de Odofredus, "lucerna Iuris" ("la lanterno de la juro"). Li estis la unua kiu adoptis sciencan kaj filologian metodologion al la Corpus Iuris Civilis (534), integrigante la Digeston, ĝis tiam ekskluzive uzitan en instruado de la liberalaj artoj, en sia metodo por jurinstruo.
Kiam Matilda de Canossa mortis en 1115, la popolo el Bolonjo eldetruis ŝian imperian fortikaĵon (la loko de la Mezepoka Civila Muzeo, hodiaŭ) kaj deklaris sin liberaj de eksterlanda rego.
Irnerius, dungita fare de la imperiestro Henriko la 5-a, sukcesis peri inter la du kaj savi la grandurbon je reprezalioj. Denove dank'al Irnerius, Bolonjo oficiale iĝis komunumo en 1116, procezo komencita proksimume antaŭ duonjarcento pli frue.
En 1118, la juristo apogis la elekton de la kontraŭpapo Gregorio la 8-a (mortis la 22-an de aprilo 1121), pro kio li estis punita per anatemo kaj, laŭ ĉiu probableco, devigita forlasi Italion kun la imperiestro.
Li estis laste dokumentita en 1125 en fikcia raporto pri sia morto modelita laŭ la morto de Aristotelo kiel rakontita de Aulus Gellius kaj transmisiita de juĝisto el Lodi, Ottone Morena (12-a jarcento). Ĉirkaŭita de siaj kvar ŝatataj studentoj, kiam unu el ili demandas, kiu heredos sian postenon, la instruisto respondis:
Bulgarus os aureum, Martinus copia legum, Mens legum est Ugo, Jacopus id quod ego.
En la esperantan:
Bulgaro havas oran langon, Marteno konas ĉiujn leĝojn, Ugo (ankaŭ konata kiel Ugolino aŭ Hugo a Porta Ravennate) interpretas ilian spiriton, Jacopo (mortis en 1178) estas alia mi.
Eĉ se fikcia, tiu raporto esprimas la realajn famili-similajn ligojn kiuj formiĝis inter Irnerio, siaj kolegoj kaj siaj studentoj, kiuj ofte estis bonvenigitaj en sian hejmon kiel filojn.
Iliaj studentoj ja konstruis la fundamentojn de la Universitato de Bolonjo sur liaj instruoj per siaj glosoj kaj notoj, kiuj siavice formis la bazon por la fama lernejo de Glosistoj.[1]
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Quæstiones de juris subtilitatibus, Romo, 1082[2]
- Summa Codicis
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aŭlo Gelio (125-180)
- Justiniano la Granda (483-565)
- Matilda de Toskanio (1046-1115) itala granddukino
- Lotaro la 3-a (1060-1137)
- Graciano (1069-1139)
- Bulgaro (1085-1166)
- Paskalo la 2-a (1099-1118)
- Frederiko Barbaruĝa (1122-1190)
- Gregorio la 8-a (antipapo) (1137-1121)
- Azzone da Bologna (1150-1225) itala juristo
- Accursio da Bagnolo (1184-1263) itala juristo
- Azo Portius (1190-1220) itala juristo
- Bartolo da Sassoferrato (1314-1357) itala juristo
- Baldo degli Ubaldi (1327-1400)
- Hermann Fitting (1831-1918) germana juristo
- Francesco Schupfer (1833-1925) itala juristo