Saltu al enhavo

Irvin Yalom

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Irvin Yalom
Persona informo
Naskonomo Irvin David Yalom
Naskiĝo 13-an de junio 1931 (1931-06-13) (93-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato George Washington
Boston University School of Medicine (en) Traduki
Theodore Roosevelt High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Marilyn Yalom (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
psikiatro
ekzistadisma psikoterapiisto
universitata instruisto
psikologo
psikoterapiisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Psikiatrio Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Irvin David YALOM (/ˈɜːrvɪn ˈjæləm/; la 31an de junio 1931) estas usona ekzistadema psikiatro kiu estas emerita profesoro pri psikiatrio ĉe Stanford Universitato, tiel kiel aŭtoro de ambaŭ fikcio kaj nefikcio. Li estas konsiderata unu el la plej elstaraj psikologoj en la kampo de ekzisteca psikoterapio [1].

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Post kompletigado de sia medicina eduko en 1956, li komencis labori en Hospitalo Mount Sinai en Novjorko.

Lia unua verko aperis en 1970 kaj estis nomita The Theory and Practice of Group Psychotherapy. Kvar jarojn poste, li faris sian fikcian debuton kun Every Day Gets a Little Closer.

Li verkis longan serion de libroj en la kampo de psikologio kiuj estis tradukitaj en multajn lingvojn. Lia plej konata kaj plej vendata libro, "When Nietzsche Wept" (Tiam Kiam Nietzsche Ploris), priskribas imagajn renkontiĝojn inter la kuracisto D-ro Josef Breuer kaj la filozofo Friedrich Nietzsche en Vieno, 1882. En 2007, la verkaĵo estis adaptita al samnoma filmo. Lia verko "Looking at the Sun" (Vidante la Sunon, 2009) traktas la homan lukton de morteco.

Yalom estis edziĝinta al Marilyn ĝis ŝia morto en 2019. Agnoskite, ŝi multe helpis lin kun liaj verkoj.

Ekzisteca psikoterapio

[redakti | redakti fonton]

Yalom rekomendas signifan kombinaĵon de la ekzisteca traktaliro, en kiu la ekzistecaj demandoj pri la esenco de homo, la signifo de lia vivo, kaj lia traktado de lia morto estas emfazitaj. Laŭ la ekzisteca psikoterapio, la persono alfrontas kvar centrajn angorojn, kiuj povas esti konsciaj aŭ senkonsciaj:

  1. La timo de morto.
  2. La timo de la rekono, ke la homo estas libera formi sian vivon.
  3. La deziro esti konektita al la mondo kaj ne esti izolita de ĝi.
  4. La serĉo de la signifo de vivo.

Yalom malpli emfazis diagnozon per la diagnoza manlibro DSM IV de la Usona Psikiatria Asocio, kaj pli emfazis la ideon "ĉi tie kaj nun" en psikologia traktado kaj ĝenerale en la vivo. Li argumentis kontraŭ la instrumetodoj en psikologiaj fakultatoj de mallongperspektivaj traktadoj, kaj rekomendis longajn intervjuojn kaj daŭran traktadon de pacientoj [2].

  • Every Day Gets a Little Closer (1974)
  • Love´s Executioner and Other Tales of Psychotherapy (1989)
  • Momma and the Meaning of Life (1999)
  • When Nietzsche Wept (1992) [3]
  • Lying on the Couch (1996)
  • Yalom Reader (1996)
  • The Schopenhauer Cure (2005) [4][5]
  • I'm calling the police! A Tale of Regression and Recovery (2005) [6]
  • The Spinoza Problem (2012)
  • Creatures of a Day - And Other Tales of Psychotherapy (2015)
  • The Theory and Practice of Group Psychotherapy (1970)
  • Existential Psychotherapy (1980)
  • Inpatient Group Psychotherapy (1983)
  • The Gift of Therapy: An Open Letter to a New Generation of Therapists and Their Patients (2001)
  • Religion og psykiatri (Arneberg Forlag, Oslo 2007)
  • Staring at the Sun: Overcoming the Terror of Death (2008) [7][8]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ryan Howes: "Seven Questions for Irvin Yalom" i Psychology Today 25. mars 2009
  2. Review of The theory and practice of group psychotherapy.
  3. Joseph Coates: Placing Nietzsche At The Dawn of Psychoanalysis Arkivigite je 2014-01-04 per la retarkivo Wayback Machine, Chicago Tribune, 26 July 1992
  4. Excerpt The Schopenhauer Cure by Psychotherapie.net
  5. Judith Viorst: The Schopenhauer Cure, The Washington Post, 23 February 2005
  6. Irvin D. Yalom MD, Robert Berger MD: I´m calling the police! A Tale of Regression and Recovery by Psychotherapy.net
  7. Excerpt Staring At the Sun: Overcoming the Dread of Death by Psychotherapie.net
  8. Nathan A. Heflick: Overcoming the Terror of Death, Psychologie Today/The Big Questions, 29 April 2011

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • Oficiala retejo
  • La muzika komponaĵo de On the Threshold (Sur la Sojlo), dediĉita al d-ro. Yalom de Internacia irana filozofia komponaĵo, Pezhman Mosleh: