Saltu al enhavo

Isaac Abarbanel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Isaac Abravanel
(1437-1508)
"La heroldo de la savo", verko de Isaac Abarbanel, eldonita en 1711 fare de Johannes Henricus Maius (1653-1719)
"La heroldo de la savo", verko de Isaac Abarbanel, eldonita en 1711 fare de Johannes Henricus Maius (1653-1719)
Persona informo
רבי יצחק בן יהודה אברבנאל
Naskiĝo 23-an de septembro 1437
en Lisbono, Reĝlando Portugalio
Morto 1508
en Venecio, Venecia respubliko
Tombo Padovo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio judismo vd
Lingvoj hebreaportugalahispanaitala vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Infanoj Leono Hebreo, Samuele Abarbanel (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filozofo
rabeno
bankisto
teologo
entreprenisto
poeto
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Peirush Abrabanel vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Isaac Abarbanel estis portugala judodevena ŝtatestro, filozofo, biblia komentisto kaj financisto. En pluraj verkoj li estas referita nur sub lia familia nomo, kiu foje prezentiĝas kiel Abravanel, Abarbanel, Avravanel aŭ Abrabanel. Multaj akademiuloj pri la Torao kaj Talmudo nomas lin simple "La Abarbanel".

Biografio

[redakti | redakti fonton]

La familio Abravanel estas unu el la plej malnovaj kaj plej eminentaj sefardaj judaj familioj, kies rekta deveno laŭ registroj havas siajn originojn en la biblia reĝo Davido. La membroj de tiu familio vivis en Kordobo (provinco de Hispanio), Calatayud, Kastilio kaj Leono kaj en Sevilo, kie vivis lia plej maljuna konata reprezentanto, nomita Judá Abravanel.

Bildo de Isaac Abarbanel.
Hebrea kaj latina eldono de komento pri lalastaj profetoj fare de Isaac Abarbanel, 1642

Abarbanel estis naskita en Lisbono, Portugalio, en unu el la plej malnovaj kaj plej eminentaj iberiaj judaj familioj, liaj antaŭuloj fuĝis el la masakro en Kastilio en 1391. Studento de la rabeno de Lisbono, Yosef ben Avraham Hayon (1470-1533), li iĝis bone sperta pri la rabena literaturo kaj en la lernado de sia tempo, dediĉante siajn fruajn jarojn al la studo de juda filozofio.

Abarbanel estas citita kiel dirinte ke li kalkulis kun Joseph ibn Shem-Tov kiel sian mentoron. Je 20 jaroj, li skribis pri la originala formo de la naturaj elementoj, pri religiaj demandoj kaj profetaĵoj. Kune kun siaj intelektaj kapabloj, li elmontris majstradon pri financaj aferoj. Tio altiris la atenton de la reĝo Alfonso la 5-a de Portugalio, kiu dungis lin kiel trezoristo.

Li uzis sian altan pozicion kaj la grandan riĉecon kiun li heredis de sia patro por helpi siajn samreligiulojn. Kiam lia patrono Alfonso konkeris la urbon de Arzila (aŭ Asilah), en Maroko, la judaj kaptitoj rifuzis esti venditaj kiel sklavoj. Abarbanel kaj kontribuis per grandaj sumoj por la elaĉetomono kaj persone aranĝis kolektojn ĉie en Portugalio. Li ankaŭ skribis al sia klera kaj riĉa amiko, Vitale (Yehiel) Nissim da Pisa (1507-1574), nome de la kaptitoj.

Post la morto de Alfonso, li estis devigita rezigni sian oficon, estinte akuzita fare de la reĝo Johano la 2-a je sekreta interkonsento kun la Duko de Braganza, kiu estis ekzekutita pri la akuzo de komploto. Abarbanel, ĝustatempe avertita, savis sin per rapida flugo al Kastilio en 1483. Lia granda riĉaĵo estis konfiskita per reĝa dekreto.

Ĉe Toledo, sia nova hejmo, li unue okupis sin per Bibliaj studoj, kaj en la kurso de ses monatoj produktis ampleksan komentaĵon pri la libroj de Josuo, Juĝistoj, kaj Samuelo. Baldaŭ poste, tamen, li eniris la servon de la domo de Kastilio. Kune kun sia amiko, la influa konversacio Don Abraham Senior (1412–1493), el Segovio, li kompromitis sin por prizorgi la enspezojn kaj liveri provizaĵojn por la reĝa armeo, kontraktojn kiujn li efektivigis per la tuta kontento de la reĝino Izabela la 1-a de Kastilio.

Dum la Rekonkero, Abarbanel disponigis konsiderindajn monsumojn al la reĝo. Kiam la judoj estis forpelitaj fare de la Katolikaj Gereĝoj de Hispanio per la "Dekreto de Alhambro", li faris ĉion laŭ sia povo por persvadi la reĝon por nuligi la edikton. Li malsukcese ofertis al la reĝo 30 mil dukatojn (ĉirkaŭ 60 mil sterlingaj funtoj tiutempe).

Li lasis Hispanion kun siaj kunjudoj kaj iris al Napolo, kie, baldaŭ poste, li eniris la servon de la reĝo. Dum mallonga tempo, li vivis en paco neĝenate, sed kiam la grandurbo estis prenita fare de la francoj, sen ĉiuj liaj havaĵoj, li sekvis la junan reĝon, Alfonson, al Mesino en 1495, antaŭ ol iri al Korfuo. En 1496, li ekloĝis en Monopoli, antaŭ ol finfine elbarkiĝi en Venecio en 1503, kie liaj servoj estis dungitaj en negocado pri komerca traktato inter Portugalio kaj la Venecia respubliko.

Plurfoje dum la meza ĝis la malfrua 15-a jarcento, li persone elspezis grandajn kvantojn de siaj personaj riĉaĵoj por subaĉeti la katolikajn reĝojn por permesi al la judoj resti en Hispanio. Oni asertas ke Abarbanel ofertis al ili 600 mil kronojn por la nuligo de la edikto.

Ferdinando laŭdire hezitis, sed estis malhelpita akcepti la proponon fare de Tomás de Torquemada, la Granda Inkviziciisto, kiu kuregis antaŭ la reĝa ĉeesto, kaj ĵetante krucifikson antaŭ la reĝo kaj la reĝino, demandis ĉu, kiel Judaso, ili perfidos ilia Sinjoro pro mono. Fine li sukcesis nur prokrasti la daton de la elpelo je du tagoj.

Li mortis en Venecio en 1508 kaj estis entombigita en Padovo apud sia rabeno, Judah Minz (1405-1508). Pro la detruo de la juda tombejo tie dum la "Sieĝo de Padovo" en la 2-a de oktobro 1509, lia tombo nun estas nekonata. Ostoj de la tombejo estis reenterigitaj en 1955, kaj estas tradicio ke la restaĵoj de Abarbanel kaj Minz estas inter ili. Agnoskitaj posteuloj de Abarbanel inkludas la rusan verkinton Boris Pasternak, aŭtoro de la romano Doktoro Ĵivago.[1]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Abraham ibn Ezra (1089-1167)
  • David Kimhi (1160-1235)
  • Willem Henricus Vorstius (-1652)
  • Johann Adam Schertzer (1628-1683)
  • Menasseh Ben Israel (1604-1657)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Artikolo verkita surbaze de la angla vikipedia dokumento.