Saltu al enhavo

Isaac Orobio de Castro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orobio de Kastro
(1617-1687)
"Amika intertraktado kun la klera judo Isaac Orobio de Castro pri la vero de la kristana religio", verko eldonita en 1735, kune kun Philippus van Limborch kaj Uriel Acosta.
"Amika intertraktado kun la klera judo Isaac Orobio de Castro pri la vero de la kristana religio", verko eldonita en 1735, kune kun Philippus van Limborch kaj Uriel Acosta.
Persona informo
Isaac Orobio de Castro
Naskiĝo 1617
en Bragança, Portugalio
Morto 7-an de novembro 1687
en Amsterdamo, Nederlando
Lingvoj hispanalatina vd
Ŝtataneco Hispanio
Reĝlando Portugalio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Salamanko
Universitato de Tuluzo
Universitato de Osuna, Sevilo, Hispanio[1]
Universitato de Alcalá de Henares
Familio
Dinastio De Castro family vd
Profesio
Okupo filozofo
verkisto
apologetikisto
kuracisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Isaac Orobio de KastroBalthasar Alvares Orobio de Castro estis portugala juddevena kuracisto, filozofo kaj sefardita verkisto. Li estis profesoro pri Medicino en la Universitato de Tuluzo kaj privata kuracisto de Antonio de la Cerda, 7-a Duko de Medinaceli (1607-1671). Li estis kondamnita al la Inkvizicio kiel ne konvertita judo fare de servisto sia kaj suferis tri jarojn da proceso kaj torturo, finfine estante juĝita por porti sanbeniton dum du jaroj.

Kiam infane, li estis prenita al Sevilo fare de siaj gepatroj, kiuj estis mahanoj[2]. Li studis filozofion en Alcalá de Henares kaj iĝis instruisto de metafiziko en la Universitato de Salamanko. Poste li dediĉis sin al la studo de medicino, kaj iĝis populara praktikisto en Sevilo, kaj kuracisto ordinare al la duko de Medinaceli kaj al familio preskaŭ parenca al la reĝo.

Bildo de Orobio de Kastro.

Edziĝinta kaj patro de familio, De Castro estis, pro instigo de servisto, kiun li punis pro ŝtelo, denuncita al la Inkvizicio kiel adepto de judismo, kaj ĵetita en malhelan kaj mallarĝan karceron, kie li restis tri jarojn, submetita al la plej teruraj torturoj.

Ĉar li persiste neis la akuzon, li estis finfine liberigita, sed estis devigita forlasi Hispanion kaj porti la sanbeniton, aŭ pentovestaĵon, dum du jaroj.

Li poste iris al Tuluzo, kie li iĝis profesoro pri medicino en la universitato, samtempe ricevante de Ludoviko la 14-a la titolon de konsilisto; sed, laca finfine de hipokriteco kaj disimulado, li iris al Amsterdamo ĉirkaŭ 1666, kaj tie faris publikan konfeson de judismo, adoptante la nomon "Isaak".

En tiu urbo De Castro daŭrigis la praktikon de medicino, kaj baldaŭ iĝis famulo, estinte elektita al membreco en la partoprenataro de la portugala parokanaro kaj de pluraj akademioj de poezio. Li mortis en Amsterdamo. Esther, lia edzino, mortis la 5-an de julio 1712.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ruta Bética Romana
  2. Mahano: judo konvertita al la kristana fido.