Ischl
Aspekto
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/00/Fluss_Ischl.jpg/220px-Fluss_Ischl.jpg)
La Ischl (iŝl) estas mallonga rivero en Aŭstrio. Ĝi estas la defluo de la lago Wolfgangsee apud la urbeto Strobl en la federacia lando Salcburgio. Post ĉ. 1 km ĝi fluas al Supra Aŭstrio kaj en la banloko Bad Ischl en la riveron Traun (Traŭno).
La subĉiela naĝejo de Bad Ischl prenas sian banakvon el la Ischl.