Isik-Köl
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9f/%D0%9E%D0%B7%D0%B5%D1%80%D0%BE_%D0%98%D1%81%D1%81%D1%8B%D0%BA-%D0%9A%D1%83%D0%BB%D1%8C%2C_%D0%9A%D0%B8%D1%80%D0%B3%D0%B8%D0%B7%D0%B8%D1%8F.jpg/775px-%D0%9E%D0%B7%D0%B5%D1%80%D0%BE_%D0%98%D1%81%D1%81%D1%8B%D0%BA-%D0%9A%D1%83%D0%BB%D1%8C%2C_%D0%9A%D0%B8%D1%80%D0%B3%D0%B8%D0%B7%D0%B8%D1%8F.jpg)
Isik-Köl | ||
---|---|---|
![]() | ||
endorheic lake, lago [+] | ||
Supermara alteco | 1 606 m [+] | |
Koordinatoj | 42° 25′ 0″ N, 77° 15′ 0″ O (mapo)42.41666666666777.25Koordinatoj: 42° 25′ 0″ N, 77° 15′ 0″ O (mapo) | |
Akvokolektejo | 6 236 km² (623 600 ha) [+] | |
Areo | 6 236 km² (623 600 ha) [+] | |
![]() |
||
Isik-Köl | ||
![]() |
||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e4/Issyk_Kul.jpg/250px-Issyk_Kul.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/2f/Issyk_Kul_at_sundown.jpg/250px-Issyk_Kul_at_sundown.jpg)
Isik-Köl (kirgize Ысык-Көл, ruse Иссык-Куль ["Issyk-Kul"]) estas la dua plej granda monta lago en la mondo, post la Titikaka Lago. Ĝi situas proksime al la limo de Ĉinio en la nordoriento de Kirgizio. Isik-Köl trakukiĝas “varmega lago” — kio indikas ke la lago neniam frostiĝas[1]. La lago donas sian nomon al la ĉirkaŭa provinco Isik-Köl, kies loĝantoj plejparte loĝas ĉe la laga bordo, aparte en la urboj Balikĉi proksime de la okcidenta laga finaĵo, kaj la provinca ĉefurbo Karakol proksime de ĝia orienta finaĵo.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Isik-Köl estas 182 kilometrojn longa, ĝis 60 kilometroj larĝa, kaj ĝia areo estas 6 236 kvadrataj kilometroj. Ĝia alto estas 1 607 metroj, kaj ĝia profundo atingas 668 metrojn[2].
Ĉirkaŭ 118 riveroj kaj riveretoj fluas en la lagon. Ĝi estas ankaŭ nutrata de fontoj, inkluzive de multaj termofontoj kaj de neĝodegelaĵoj. La lago havas neniun videblan elfluaĵon.
La lago-akva saleco estas ĉirkaŭ 0.6% - kompare al 3,5% de saleco pri tipaj marakvoj- kaj, kvankam la lagnivelo estas ankoraŭ nuntempe ĉirkaŭ 8 metroj pli alta ol en mezepokaj tempoj, ĝia nivelo nun malkreskas je proksimume 5 cm jare pro homa uzado de la akvo[3].
Historio[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Jacques C. Nihoul. (2012) Dying and Dead Seas Climatic Versus Anthropic Causes (Mortontaj maroj pro klimataj kaj homaj kialoj) (angle), p. 21.
- ↑ International Lake Environment Committee Foundation Arkivigite je 2005-09-06 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ Lago Issyk-Kul (angle)