Islama kalendaro
Islama kalendaro | |||||
---|---|---|---|---|---|
Luna kalendaro | |||||
12-monata kalendaro | |||||
Komenco | 622 | ||||
Fino | nuntempe | ||||
| |||||
La Islama kalendaro estas pure luna kalendaro kun 12 lunaj monatoj. Sekve la jaroj enhavas malpli ol 365,2425 tagojn kaj ĉiu jaro komenciĝas iom pli frue (proksimume 11 tagoj) konsiderante sunan ciklon. La sama monato okazas en la sama sezono post 33 jaroj.
La komenca punkto de la erao de la islama kalendaro estas la Heĝiro, kiam Mohameto kaj la islamanoj devis forfuĝi de Mekao al Medino en la somero de 622 p.K.
En 638 p.K, Umar ibn al-Ĥattab (592-644) Raa enkondukis la kalendaron kiel rimedon por unuigi la variajn kalendarojn tiam en uzo ĉe la islamaj popoloj. La jaroj estas kalkulitaj de la tago, kiam Mohameto forlasis la urbon Mekao, je la 16-a de julio 622 p.K. La kalendaro estas ankaŭ nomita Heĝira Kalendaro ĉar la formigrado estas nomita Heĝiro. La unua tago de la unua monato (1 MuHarram) de la unua jaro (1 AH) estas tiu tago. Datoj en ĉi kalendaro estas kutime mallongigitaj per AH el la latinigita esprimo Anno Hegirae, "en la jaro de la Heĝiro". Jaroj antaŭ la Heĝiro estas skribitaj BH. Ne estas jaro Nulo.
Post Heĝira kalendaro havas du tipojn.
1- Luna post-heĝira, kiun uzas plej multaj arabaj kaj islamaj landoj, baziĝas sur la rondiro de la luno ĉirkaŭ la tero. Por ŝanĝi tian jaron en la kristanan uzu jenan formulon: y = x + 621,54 – 3x/100, en kio y = kristana jaro kaj x = luna post-heĝira jaro.
2- Suna post-heĝira jaro, kiun uzas irananoj kaj kelkaj aliaj landoj, baziĝas sur la cirklo de la tero ĉirkaŭ la suno. Ties formulo estas: z = x − 3 * x/100, en kio z = post-heĝira suna jaro kaj x = post-heĝira luna jaro, kondiĉe ke oni rezignu la decimalaĵojn post la x/100.
Kiam oni ne substrekas, ke la jaro estas suna aŭ luna, se temas pri malnovaj islamaj tekstoj, oni celas la lunan.
Nomo de la monatoj
[redakti | redakti fonton]N-ro | Nomo | Arabe | Signifo | Rimarko |
---|---|---|---|---|
1 | al-Muharram | arabe ٱلْمُحَرَّم, al-Muḥarram | malpermesita | Sankta monato, dum kiu ĉia batalo estas ḥarām (malpermesita). La 10-a de muḥarram estas la festotago Aŝura. |
2 | Safar | arabe صَفَر, Ṣafar | malplena | ... |
3 | Rabi' al-aŭŭal | arabe رَبِيع ٱلْأَوَّل, Rabīʿ al-ʾaŭŭal | la unua de printempo | Origine printempa monato en la antaŭislama kalendaro. Sankta monato por multaj islamanoj pro la naskiĝo de Mohamedo. |
4 | Rabi' ath-thani aŭ Rabi' al-aĥir |
arabe رَبِيع ٱلثَّانِي, Rabīʿ aṯ-ṯānī aŭ arabe رَبِيع ٱلْآخِر, Rabīʿ al-ʾāĥir |
la dua / lasta de printempo | |
5 | Ĝumada al-ula | arabe جُمَادَىٰ ٱلْأُولَىٰ, Ĝumādā al-ʾūlā | la unua de seka tero | Probable somera monato en la antaŭislama kalendaro. |
6 | Ĝumada ath-thanija aŭ Ĝumada al-aĥira |
arabe جُمَادَىٰ ٱلثَّانِيَة, Ĝumādā aṯ-ṯānījah aŭ arabe جُمَادَىٰ ٱلْآخِرَة, Ĝumādā al-ʾāĥirah |
la dua / lasta de seka tero | |
7 | Raĝab | arabe رَجَب, Raĝab | respekto | La dua sankta monato, dum kiu ĉia batalo estas malpermesita. |
8 | Ŝa'ban | arabe شَعْبَان, Ŝaʿbān | disigita | |
9 | Ramadano | arabe رَمَضَان, Ramaḍān | brulanta varmego | Monato de fasto. |
10 | Ŝaŭŭal | arabe شَوَّال, Ŝaŭŭāl | levita | La 1-a de ŝaŭŭāl estas la festotago Eid ul-Fitr, la fino de la fasto. |
11 | Dhu al-ka'dah | arabe ذُو ٱلْقَعْدَة, Ḏū al-qaʿdah | tiu de la sidado | Sankta monato, dum kiu batalo estas malpermesita. |
12 | Dhu al-hiĝĝah | arabe ذُو ٱلْحِجَّة, Ḏū al-ḥiĝĝah | tiu de la pilgrimado | De la 8-a ĝis la 10-a de tiu monato okazas la haĝo, la pilgrimado de islamanoj al Mekko. La kvara sankta monato, dum kiu batalo estas malpermesita. |
Nomoj de la tagoj de la semajno
[redakti | redakti fonton]N-ro | Nomo | Signifo | Traduko |
---|---|---|---|
1 | arabe يوم ٱلْأَحَد, jaŭm al-ʾaḥad | la unua | dimanĉo |
2 | arabe يوم الاِثْنَيْن, jaŭm al-iṯnajn | la dua | lundo |
3 | arabe يوم ٱلثُّلَاثَاء, jaŭm aṯ-ṯulāṯāʾ | la tria | mardo |
4 | arabe يوم ٱلْأَرْبِعَاء, jaŭm al-ʾarbiʿāʾ | la kvara | merkredo |
5 | arabe يوم ٱلْخَمِيس, jaŭm al-ĥamīs | la kvina | ĵaŭdo |
6 | arabe يوم الجُمْعَة, jaŭm al-ĝumʿah | la kunveno | vendredo |
7 | arabe يوم السَّبْت, jaŭm as-sabt | la ripozo | sabato |
La jaroj 1421 kaj 1422 de la Islama Kalendaro korespondas kun la Gregori-kalendara jaro 2001. La 1-a de Januaro 2001 estas la tago 6-a de Ŝaŭŭal 1421 AH. 1-a de Muḥarram 1422 AH estas la 26-a de Marto 2001.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Kalendara kalkulilo: islama, gregoriana, juliana, hebrea kalendaroj (germanlingve) Arkivigite je 2007-03-06 per la retarkivo Wayback Machine