Israela Landa Administracio
Israela Landa Administracio | ||
---|---|---|
registara organizaĵo | ||
Komenco | 1960 vd | |
Fino | 2013 vd | |
Lando(j) | Israelo vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Israela Landa Administracio (hebree מנהל מקרקעי ישראל, Minhal' Mekarkeej' Israel', angle Israel Land Administration, akronime konata internacie ILA) estas parto de la israela registaro, kiu respondecas pri manaĝado de 93 % de la lando en Israelo, kaj kiu estas en Publika havaĵo. Tiuj teritorioj aŭ estas ŝtataj propraĵoj - apartenantaj al Juda Nacia Fondaĵo (JNF) - aŭ apartenas al Israela Evoluiga Aŭtoritato. La ŝtatanoj (ĉefe israeliaj judaj civitanoj) rajtas "posedi" tiujn nemoveblaĵojn en Israelo per luado de rajtoj de ILA por tempoperiodo de 49 ĝis 98 jaroj. La administracio baziĝas sur leĝoj pri lando en 1960 kaj regas je 5.750.000 akreoj.
La Administracio de la Israela Lando helpas teni landojn en juda mano kaj eĉ pligrandigi tion eĉ sur okupataj palestinaj teritorioj. Oni kriktikas tiun administracion, ĉar malebligas aŭ malfaciligas posedon de lando por palestinoj.
Estrado
[redakti | redakti fonton]La Israela Landa Konsilantaro difinas politikon de ILA. Ĝi konsistas el vic-ĉefministro, ministroj pri industrio, komerco, laboro kaj komunikado. La konsilio havas 22 membroj; 12 el la registaro kaj 10 el Jewish National Fund. La Ĝeneralan Direktoron de ILA nomumas la registaro.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Hejma paĝo de ILA Arkivigite je 2009-07-19 per la retarkivo Wayback Machine angle