István Artinger
István Artinger | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1932 en Körmend |
Morto | 29-an de septembro 2018 (85-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Sankt-Peterburga Politeknika Universitato Petro la Granda (–1957) |
Okupo | |
Okupo | metala inĝeniero |
István Artinger [iŝtvAn], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Artinger István, estis hungara inĝeniero pri metalurgio, altlerneja instruisto.
István Artinger[1][2] naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1933 en Körmend, li mortis la 29-an de septembro 2018.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Artinger maturiĝis en gimnazio en gimnazio rilata al Sovetunio en Budapeŝto en 1951, poste li akiris metalurgian diplomon en Sankt-Peterburga teknika altlernejo en 1957. Hejmenveninta li laboris 2 jarojn en metalurgia kombinato de Budapeŝto, poste li instruis en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto kiel asistanto (1959–1963), lektoro (1963–1973), docento (1973–1978), profesoro (1978–2003), ankaŭ katedrestro (1977-1999), institutestro (1986-1997) kaj fakultatestro inter 1987 kaj 1990. Ekde 1960 li havis ankaŭ gravajn partiajn postenojn en la universitato. Intertempe li doktoriĝis en la universitato en 1967, kandidatiĝis en Moskvo en 1972, doktoriĝis en 1990 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, fine li akiris sciencan gradon Ph.D. en 1997. Lia laboro fokusiĝis al trejnado de ŝtaloj. Li edziĝis en 1959, filo naskiĝis en 1963. Li ricevis premiojn en 1976 kaj 1982.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Az öntvényekben keletkező termikus feszültségek és alakváltozások Heyn szerinti magyarázatának kritikája. (kunaŭtoro, 1964)
- A nagypontosságú szerszámgépek öntvényeiben visszamaradó öntvényi feszültségek vizsgálata és azok megszüntetésének módjai. (disertaĵo, 1966)
- Nagyszilárdságú süllyesztékacélok ridegtörési hajlamának vizsgálata. (disertaĵo ruse, 1972)
- Fémek technológiája. (kunaŭtoro, 1971; 3-a eldono: 1975)
- Szerszámacélok és hőkezelésük. (1978; ruse: 1982, slovake: 1984)
- Hőkezelés, fémek képlékeny alakítása. (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1983 kaj represoj)
- Az anyagtudomány szerepe a szerszámacélok élettartamának növelésében. (disertaĵo, 1989)
- Fémek és kerámiák technológiája. (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1997; 3-a eldono: 2005 kun represoj: 1998–2009).
- A műszaki felsőoktatás átalakulása és a felsőfokú hegesztő-szakemberképzés. (kunaŭtoro, 2007)
Elektitaj patentoj
[redakti | redakti fonton]- Eljárás szerszámok anyagszerkezetének részleges megváltoztatására. (kunaŭtoro, 1980)
- Eljárás fáradásnak és/vagy kúszásnak kitett fémes szerkezeti anyagok kimerülési folyamatának késleltetésére. (kunaŭtoro, 1982)