István Bartke
István Bartke | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de marto 1930 en Budapeŝto |
Morto | 7-an de marto 2009 (79-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Corvinus de Budapeŝto ![]() |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto universitata instruisto ![]() |
István Bartke [iŝtvAn], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bartke István, estis hungara ekonomikisto, altlerneja instruisto.
István Bartke[1][2] naskiĝis la 1-an de marto 1930 en Budapeŝto, li mortis la 7-an de marto 2009 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Bartke estis laboristo inter 1948-1950, poste li estis oficisto en rango ĉefleŭtenanto en la defenda ministerio (1950-1956). Li akiris ekonomian diplomon en Ekonomia Universitato Károly Marx en 1957, poste li estis ekonomo en ministeria entrepreno, dum li doktoriĝis en la universitato en 1961. Inter 1962–1991 li laboris en signifaj ŝtataj organizaĵoj, ankaŭ en ministerio. Jam ekde 1978 li instruis en Scienca Universitato Loránd Eötvös kiel docento (1981–1985), profesoro (1985–1992), pensiulita konsilisto (1992–2003). Intertempe li kandidatiĝis en 1969, li doktoriĝis en 1982 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li edziĝis en 1953, lia edzino naskis 2 filojn en 1955 kaj 1959. Li ricevis 3 premiojn inter 1969-2007.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Szocialista ipartelepítés a területi tervezésben. (disertaĵo, 1959)
- Ipari kérdések a regionális tervezésben. (1962)
- Az iparilag elmaradott területek ipari fejlesztésének főbb közgazdasági kérdései Magyarországon (disertaĵo, 1969)
- A területi hatékonyság fokozásának feladatai. (1977)
- A területi egységek – körzetek – szerepe a területi tervezésben. (1986)
- A társadalom és a gazdaság területi szerkezetének alapvonásai. (disertaĵo, 1989)
- Social Driving Forces and State Regulation of Regional Economic Development. (1997)
- Egyensúlyi modellezés kistérségek fejlesztésének megalapozásához. (kunaŭtoro, 2004)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/display/manifestation/PIM44511/a48d87c4-8973-450d-8ba1-46aa63ca45a2/solr/0/24/0/1/authorOrder/ASC hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://magyarnemzetinevter.hu/person/685809/ nemzeti névtér