István Berczelly
Aspekto
István Berczelly | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de septembro 1938 en Budapeŝto |
Morto | 21-an de aŭgusto 2024 (85-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Madách Imre High School (en) ![]() Béla Bartók Conservatory, Budapest (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | operkantisto ![]() |
István Berczelly [iŝtvAn berceli], hungare Berczelly István, Esperante Stefano Berczelly estas hungara operokantisto (baso kaj basbaritono.
István Berczelly naskiĝis la 9-an de septembro 1938 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Berczelly frekventis gimnazion inter 1952–1956, poste li lernis kantadon. Li apartenis al Teatro Csokonai (Debrecen) inter 1965-1970, poste li apartenas al Budapeŝta Ŝtata Operejo. En 1979 li ricevis rolon en filmo. Li ricevis diversajn premiojn ekde 1986, en 2020 premion Kossuth.
Lia repertuaro (selekto)
[redakti | redakti fonton]- Giuseppe Verdi: Rigoletto – grafo Monterone; Aida - Amonasro; Simon Boccanegra- titolrolo
- Georges Bizet: Carmen – Morales
- Wolfgang Amadeus Mozart: Don Giovanni
- Ferenc Erkel: Ladislao Hunyadi - Rozgonyi, Gara; Bánk bán (Banuso Bánk) - reĝo, Petur
- Ludwig van Beethoven: Fidelio - Pizarro
- Wagner: Lohengrin - Telramund; La fluganta Holandano - titolrolo; Die Meistersinger von Nürnberg - Hans Sachs, Veit Pogner; Das Rheingold - Wotan
- Charles Gounod: Romeo kaj Julieta - Capulet
- Béla Bartók: Burgo de la duko Blubarbo - titolrolo