Saltu al enhavo

István Csáky (generalo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

CSÁKY István [pr. ĉa:ki] estis hungara generalo kaj grandbienulo en Transilvanujo naskiĝinta en Fortikaĵo Adorján kaj mortinta en Medgyes je la komenco de septembro 1605.

Kariero[redakti | redakti fonton]

István Csáky estis kortegano de reganto Sigmundo Báthori. La 18-an de septembro 1600 li kiel ĉefkapitano de Transilvanujo venkis la milittrupon ĉe Miriszló de Mikaelo de Valaĥio. En 1601 kiel generalo li perdis en batalo kontraŭ Mikaelo de Valaĥio. Li iĝis adepto de imperiestro kaj ricevis donace en 1605 Szádvár kaj Sáros.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon