István Dégi
Aspekto
István Dégi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de aŭgusto 1935 en Makó |
Morto | 8-an de novembro 1992 (57-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Makó |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1959) |
Familio | |
Edz(in)o | Ila Schütz (1968–) Ildikó Kóródy (en) |
Infano | János Dégi ( Ildikó Kóródy (en) ) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
István DÉGI [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dégi István estis hungara aktoro, voĉoaktoro, forĝisto. Lia filo estis János Dégi.
István Dégi [1] naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1935 en Makó, li mortis la 8-an de novembro 1992 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Dégi estis forĝisto en Budapeŝto inter 1952-1955. Li akiris aktoran diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1959, poste li komencis sian aktoran karieron en Teatro Csokonai (Debrecen). En 1968 li edziĝis al Ila Schütz, kiu naskis filon. Liaj sekvaj teatraj stacioj estis:
- Teatro Madách (1968–1976)
- Teatro József Attila (1976–1979)
- Nacia Teatro (Miskolc) (1979–1981)
- Gaja Teatro (1981–1983)
- Teatro de Kecskemét (1983–1984).
Ekde 1984 li ne apartenis al trupo, sed li havis plurajn rolojn en Budapeŝto. Li ricevis premiojn en 1964 kaj 1976. En 1992 li sinmortis.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Epifanio: aŭ kiel vi volas - dua gardisto
- Rikardo la 3-a - dua murdisto
- Makbeto - Donalbain, filo de Duncan
- La komedio de eraroj
- Molière: Tartufo - Orgon
- Henrik Ibsen: Peer Gynt - Begriffenfeldt
- József Katona: Bánk bán - Tiborc
Elektitaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Égre nyíló ablak - (1959)
- Sikátor - (1966))
- Az ötödik pecsét - (1976)
- Szamárköhögés – (1987)
- Erózió - 1992
Lia reĝisoraĵo
[redakti | redakti fonton]- Milán Füst: Margit kisasszony
Dubladaj roloj
[redakti | redakti fonton]- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Charles Aznavour kaj aliaj
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Makó